Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/207

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

stimuli al li la brilan esperon reveni riĉa al sia patro-lando, de kiu li estis veninta mizera. Utilis al li, kiel pova helpanto, lia frato Thomas, establiĝinta en Kubo kaj kapitano de la negrista ŝipo pri kiu mi okupiĝis okaze de ĝia velnavigado. Malŝarĝinte la brigantinon el la varoj kiujn tiuokaze li transportis kaj kiujn ĉe sia alveno al la haveno de Havano li estis ricevinta, kaj okupita kun indiĝenaj produktoj stokitaj de William dum kelkaj monatoj, kio tute estis farata dum du noktoj kaj kun la plej granda sekretemo fare de la servantoj de la kontrabandistoj, la kapitano preparis sin por foriri.

Tiu ulo kiu tiom senkompate estis traktinta la kunsortanojn de Nay, ek de la tago en kiu, uzinte la vipon sur ŝin li ŝin vidis disfali inerta je liajn piedojn, dediĉis al ŝi ĉiun konsideron je kiu kapablis lia naturo. Komprenante ke la kapitano estis enŝipiĝonta, Nay ne povis sufoki siajn plor-singultojn kaj ĝemojn, supozante ke tiu individuo baldaǔ revidos la bordojn de Afriko de kiuj ŝi estis forportita. Ŝi alproksimiĝis al li, surgenue petegis lin kaj kun signoj ke li ne lasu ŝin, kisis liajn piedojn, kaj en sia aflikto imagante ke li povus ŝin kompreni, diris al li:

―Portu min kun vi. Mi estos via sklavino: ni serĉos Sinaron, kaj tiel vi havos du sklavojn anstataǔ unu... Vi, kiu estas blankulo kaj trairas la marojn, vi scios kie li estas kaj ni povos trovi lin... Ni adoras la saman Dion ol vi, kaj ni estos fidelaj al vi kondiĉe ke vi neniam plu apartigu nin.

Ŝi certe estis bela en sia dolora ekzaltiĝo. La maristo observis ŝin silente; kurbigis liajn lipojn iu stranga rideto kiun la blonda kaj densa barbo kiun li estis karesanta ne sukcesis vuali, ruĝa ombro trairis lian frunton, kaj liaj okuloj lasis vidi la malsovaĝecon de tiuj de la ŝakalo kiam ĝin karesas la femalo. Fine prenante al ŝi unu manon kaj premante ĝin sur sian bruston, komprenigis al ŝi ke se ŝi promesas ami lin ili forirus kune. Nay, orgojla kia reĝino, ekstaris, turnis sian dorson al la irlandano kaj eniris en la apudan ĉambron. Tie