Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/208

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝin akceptis Gabriela, kiu timeme indikante al ŝi resti silenta, signifis al ŝi ke ŝi estis aginta bone kaj promesis multe ami ŝin. Ĉar post montri fingre la ĉielon ŝi montris al ŝi iun krucifikson, ŝi restis surprizita vidante Nay-n genuiĝi antaǔ ĝi kaj preĝi singultante kvazaǔ ŝi petus al Dio kion la homoj rifuzas al ŝi.

Ses monatojn poste, Nay jam kapablis komprenigi sin en la kastilia, danke al la persisto per kiu Gabriela obstinis lernigi al ŝi sian lingvon. Ŝi jam sciis kiel estis konvertiĝinta la afrikanino; kaj tio kion ŝi sukcesis kompreni el ties historio, interesadis ŝin ĉiam plie favore al tiu. Sed preskaǔ je neniu horo estis senlarmaj la okuloj de la filino de Magmahu’: la kanto de iu amerika birdo memorigis al ŝi tiujn de ŝia lando, aǔ la vido de floroj similaj al tiuj de la arbaroj de la Gambio, intensigis ŝian doloron kaj ĝemigis ŝin. Ĉar dum la maldaǔraj vojaĝoj de la irlandano Gabriela permesis al ŝi dormi en sia ĉambro, tiu multfoje aǔdis ŝin voki sonĝe siajn patron kaj edzon.

La adiaǔoj de la samsortanoj estis febligintaj la koron de la sklavino, kaj fine venis la tago en kiu ŝi adiaǔis la lastan. Ŝi ne estintis vendita, kaj estis traktata per malpli da krueleco, ne tiom ĉar ŝin protektis la amemo de ŝia mastrino, sed ĉar la kompatinda estis fariĝonta patrino, kaj ŝia mastro esperis valorigi ŝin pli bone post la naskiĝo de la emancipotulo. Tiu avarulo kontrabande negocis per sango de reĝoj.

Nay estis decidinta ke la filo de Sinaro ne estus sklavo.

En iu okazo en kiu Gabriela paroladis al ŝi pri la ĉielo, ŝi uzis ĉiun sian sincerecon por demandi al ŝi:

―Ĉu la filoj de la sklavoj, mortinte baptitaj, povas fariĝi anĝeloj?

La kreolino divenis la kriman intencon kiun Nay estis karesanta, kaj decidis sciigi al ŝi ke en la lando kie ŝi estis, ŝia filo fariĝus libera je la dekok-jariĝo.