Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/209

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĝeme Nay nur respondis:

―Dekok jaroj!

Post du monatoj ŝi naskis infanon, kaj klopodis ke senprokraste oni baptu lin. Tuj kiam kun la unua kiso ŝi karesis sian filon, ŝi komprenis ke Dio estis sendanta al ŝi, kune kun li, konsolon; kaj al ŝi, fiera esti la patrino de la filo de Sinaro, revenis al la lipoj la ridetoj kiuj ŝajnis forfuĝintaj de ili por ĉiam.

Juna Anglo kiu revenadis de la Antiloj al la interno de Novgranado, hazarde ripozis en tiuj monatoj en la domo de Sardick antaǔ ol entrepreni la penigan navigadon de la Atrato. Li kunportis ravan infaninon trijaran kiun li ŝajnis ami tenere.

Ili estis mia patro kaj Ester, kiu apenaǔ estis alkutimiĝanta respondi al sia nova nomo Maria.

Nay supozis ke tiu infanino estas orfa je sia patrino, kaj eksentis apartan kor-inklinon al ŝi. Mia patro timis konfidi ŝin al tiu, kvankam Maria ne estis kontenta krom en la brakoj de la sklavino aǔ ludante kun ties filo; sed Gabriela trankviligis lin rakontante al li kion ŝi scias pri la historio de la filino de Magmahu’, rakonto kiu kortuŝis la fremdulon. Li komprenis la senprudentaĵon faritan de la edzino de Sardick sciigante al li la daton en kiu la afrikanino estis portita al lando granada, ĉar la lokaj leĝoj malpermesis ek de 1821 la importadon de sklavoj; kaj pro tio Nay kaj ŝia filo estis liberaj. Sed li atente zorgis ne konigi al Gabriela la eraron faritan, kaj atendis favoran okazon por proponi al William vendi al li Nay-n.

Iu nordamerikano kiu estis revenanta al sia Lando efektivigante en Citara ŝarĝon de faruno, haltis ĉe Sardick, atendante, por daǔrigi sian vojaĝon, la alvenon al Pisisí de la ŝipoj kiuj estis venantaj de Kartageno transportantaj la varojn kiujn importis mia patro. La “yankee” vidis Nay-n, kaj logita de ŝia ĝentileco, parolis al William, dum la