Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/210

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

manĝo, pri sia deziro porti sklavinon je belaj kondiĉoj, do li ŝin petis kun la celo donaci ŝin al sia edzino. Nay estis proponata al li, kaj marĉandinte la prezon dum unu horo, li pesis al la irlandano cent kvindek orajn kastiljanojn en pago de la sklavino.

Nay sciis tuj de Gabriela, kiam ĉi tiu rakontis al ŝi ke ŝi estas vendita, ke tiu eta porcio de oro, pesita de la blankuloj antaǔ ŝiaj okuloj, estis la prezo laǔ kiu ili taksadis ŝin; kaj ŝi ridetis amare pensante ke oni estis ŝanĝanta ŝin per manpleno da or-polvo.

Nay sin montris indiferenta al ĉio; sed posttagmeze, kiam ĉe la sunsubiro mia patro promedadis laǔ la marbordo kondukante je la mano Marian, ŝi alproksimiĝis al li kun sia filo surbrake: en la fizionomio de la sklavino aperis tia miksaĵo el doloro kaj sovaĝa kolero, ke ĝi surprizis mian patron. Falante surgenuen je liaj piedoj, ŝi diris al li en malbona kastilia:

―Mi scias ke en tiu Lando kien oni kondukos min, mia filo estos sklavo: se vi ne volas ke mi dronigu lin ĉinokte, aĉetu min; mi dediĉos min por servi kaj ami vian filinon.

Mia patro faciligis ĉion per mono. Post kiam estis subskribata de la nordamerikano la nova vendo-dokumento kun ĉiuj dezirindaj formalaĵoj, mia patro skribis tuj poste noton sur ĝin, kaj enmanigis la papel-folion al Gabriela por ke Nay aǔdu ŝin legi. En tiuj linioj li rezignis la havo-rajton kiun li povus akiri sur ŝi kaj ŝia filo.

Informite pri tio kion la Anglo ĵus estis farinta, la “yankee” surprizita diris al li:

―Mi ne povas kompreni vian konduton. Kion gajnas ĉi negrulino fariĝante libera?

―Okazas ―respondis al li mia patro― ke mi ne bezonas sklavinon sed guvernistinon kiu tre amu tiun ĉi infaninon.

Kaj sidigante Marian sur la tablon sur kiu li ĵus estis skribinta, igis ŝin doni la dokumenton al Nay, kaj mem dirante samtempe al la edzino de Sinaro tiujn ĉi vortojn: