Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/211

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Konservu akurate ĉi tion. Vi estas libera resti aǔ iri loĝi kun mia edzino kaj miaj gefiloj en la bela Lando en kiu ili rezidas.

Ŝi ricevis la liber-dokumenton el la manoj de Maria, kaj prenante la infaninon inter siajn brakojn, ŝin kovris per kisoj. Poste premante unu manon de mia patro, ŝi tuŝis ĝin per la lipoj, kaj alproksimigis ĝin al tiuj de sia filo.

Tiel Feliciana kaj Johano Anĝelo iris loĝi en la domo de miaj gepatroj. Tri monatojn poste Feliciana, denove bela kaj kiom eble kontenta en sia misfortuno, loĝadis kun ni amata de mia patrino, kiu ĉiam distingis ŝin per speciala amemo kaj respekto.

En la lastaj tempoj, pro ŝia malsano, kaj plie ĉar ŝi estis adekvata por tio, ŝi flegadis la legom-ĝardenon kaj la laktejon en Sankta R.; sed la precipa celo de ŝia restado tie, estis akcepti mian patron kaj min kiam ni malsuprenis el la montaro.

Dum nia infanaĝo, en la momentoj en kiuj Feliciana estis pli komplezema kun ni, Maria kaj mi kutimis karesi ŝin nomante ŝin Nay; sed baldaǔ ni rimarkis ke ŝi malgajiĝas kiam ni donis al ŝi tiun nomon.

―Kial vi ploras? ―mi demandis al ŝi.

―Kiam vi estos plenkreskulo ― ŝi respondis per sia plej amema voĉo― vi vojaĝos kaj kunportos Johanon Anĝelon kaj min; ĉu ne?

―Jes, jes ― mi respondis plena de entuziasmo―: ni iros al la lando de tiuj belaj princinoj de viaj rakontoj... vi montros ilin al mi... Kiel ĝi nomiĝas?

―Afriko ―ŝi respondis.

Mi sonĝis tiun nokton pri oraj palacoj kaj aǔdante delicajn muzikojn.