Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/212

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La pastro estis doninta la sakramentojn al la malsanulino. Lasinte la kuraciston ĉe la litkapo, mi ekrajdis por iri al la vilaĝo aranĝi ĉion necesan por la enterigo kaj enpoŝtigi tiun fatalan leteron adresitan al sinjoro A****.

Ĉe mia reveno, Feliciana ŝajnis malpli febla, kaj la kuracisto estis permesinta etan esperon. Ŝi demandis min pri ĉiu membro de la familio, kaj parolante pri Maria, diris:

―Ho, se mi povus vidi ŝin antaǔ ol morti! Mi tiom rekomendus al ŝi mian filon!

Kaj poste, kvazaǔ ŝi volus danki min pro la prefero kiun mi montradis al ŝi, aldonis:

―Sen ŝi, kiel estus al li kaj al mi?

La nokto estis tre malbona por la malsanulino. La postan ragon, sabaton, je la tria posttagmeze, la kuracisto eniris en mian ĉambron kaj diris:

―Ŝi forpasos hodiaǔ. Kiel nomiĝis la edzo de Feliciana?

―Sinaro ― mi repondis.

―Sinaro!, kaj kio okazis al li? En la deliro ŝi prononcas tiun nomon.

Mi ne havis la afablecon klopodi kortuŝi la doktoron rakontante al li la aventurojn de Nay, kaj mi iris al ŝia ĉambro.

La kuracisto diris la veron: ŝi estis mortonta kaj ŝiaj lipoj prononcadis nur tiun nomon kies signifon ne povis kalkuli la sklavinoj kiuj ĉirkaǔis ŝin, eĉ ne ŝia filo.

Mi alproksimiĝis por diri al ŝi, tiel ke ŝi povu min aǔdi:

―Nay! Nay!...

Ŝi malfermis la okulojn jam malklarajn.

―Ĉu vi ne konas min?

―Ŝi faris per la kapo signon jesan.