Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/213

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Ĉu vi deziras ke mi legu al vi kelkajn preĝojn?

Ŝi faris la saman signon.

Estis la kvina posttagmeze kiam mi sukcesis ke oni forigu Johanon Anĝelon de la lito de sia patrino.Tiuj okuloj kiuj estintis tiel belaj, turnadis duonflavaj kaj jam senbrilaj en la orbitoj kavaj: la nazo longiĝintis: la lipoj, graciaj kvankam iomete dikaj, nun ardaj pro la febro, lasis vidi la dentojn kiuj jam ne humidiĝas; per la manoj streĉitaj ŝi tenis sur la brusto krucifikson, kaj vane penadis prononci la nomon de Jesuo, kiun mi estis ripetanta al ŝi; nomon de la ununura kiu povus redoni al ŝi sian edzon.

Estis nokte kiam ŝi forpasis.

Post kiam la sklavinoj vestis kaj lokigis ŝin en ĉerkon, kovrita de la gorĝo ĝis la piedoj per blanka linaĵo, oni metis ŝin sur funebran tablon, ĉe kies kvar anguloj estis kandeloj ekbruligitaj. Johano Anĝelo ĉe la tablokapo elverŝis larmojn sur la frunton de sia patrino, kaj el lia brusto raǔkigita de la plorsingultoj eliradis kompatindaj ŝrikoj.

Mi sendis ordonon al la ĉefo de la skipo de gesklavoj por ke tiun nokton li alportu ĝin fari preĝojn en la domo. Ili alvenis unuope silentaj, kaj la viroj kaj infanoj okupis la tutan areon de la koridoro; la virinoj genuiĝis ronde ĉirkaǔ la ĉerko; kaj ĉar la fenestroj de la funebra ĉambro rigardis al la koridoro, ambaǔ grupoj preĝis samtempe.

Ĉe la fino de la rozario, iu sklavino kantis la unuan strofon de unu el tiuj laǔdaj kantoj plenaj de la dolora melankolio kaj la ŝiraj ĝemoj de iu sklava koro kiu preĝis. La skipo ĥore ripetadis ĉiun kantitan strofon, kaj la profundaj voĉoj de la viroj harmoniis kun tiuj dolĉaj de la virinoj kaj infanoj. Ĉi sekvaj estas la versoj kiujn de tiu himno mi konservis en la memoro: