Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/214

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ene de malluma ĉelo
kies kradon al sun’ kaŝas
nigraj kaj altaj muregoj
ĉirkaǔantaj la prizonojn:

kie nur miaj katenoj
perturbadas la silenton
de ĉi eterna solestado
kie aǔdiĝas nek la vento...
mortas mi de viaj montoj

for, patri’! kie l’ lulilo
balanciĝis sub l’ arbaroj
ne kovrontaj tombon mian.

Dum sonadis la kanto, la lumoj de la ĉerko briligis la larmojn kiuj fluadis sur la vizaĝoj duonkaŝitaj de la sklavinoj, kaj mi vane klopodis kaŝi al ili la miajn.

La skipo retiriĝis, kaj nur restis kelkaj malmultaj virinoj kiuj devis alternigi sin por preĝi la tutan nokton, kaj du viroj por prepari la apogilojn sur kiuj oni devis konduki la mortintan virinon.

Estis jam nokto profunda kiam mi sukcesis ke Johano Anĝelo ekdormu elĉerpita pro sia doloro. Poste mi retiriĝis al mia ĉambro; sed la bruo de la voĉoj de la virinoj preĝantaj kaj la batoj de la maĉetoj de la sklavoj kiuj estis preparantaj la paron de stangoj, vekis min ĉiufoje kiam mi estis endormiĝinta.

Je la kvara, Johano Anĝelo ankoraǔ dormis. La ok sklavoj kiuj portis la kadavron, kaj mi, ekmarŝis. Mi estis ordoninta al la ĉefservisto Higinio por ke li igu la negreton atendi min hejme, por eviti al li la teruran situacion adiaǔi sian patrinon.

Neniu el tiuj kiuj akompanis Felicianan diris ununuran vorton dum la irado. La kamparanoj kiuj portante nutraĵojn al la merkato atingis nin, trovis stranga