Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/215

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiun silenton, ĉar estis kutimo inter la vilaĝanoj de la Lando fordoni sin al naǔza orgio okaze de la noktoj kiujn ili nomas funebraj vigiloj, noktoj en kiuj la parencoj kaj najbaroj de la mortinto kuniĝas en la domo de la familianoj, kun la preteksto preĝi por la forpasinto.

Tuj post kiam la preĝoj kaj la funebra meso finiĝis, ni nin direktis kun la kadavro al la tombejo. Jam la foso estis kavita. En la momento kiam ni estis pasantaj kun la kadavro sub la portalo de la enterigejo, Johano Anĝelo, kiu estis eskapinta el la vigilado de Higino por kuri serĉi sian patrinon, atingis nin.

Kiam la ĉerko estis apogita ĉe la rando de la tombo, li ĉirkaǔprenis ĝin kvazaǔ li volus malebligi ke oni forkaŝu ĝin. Estis necesa ke mi alproksimiĝu kaj diru al li, dum mi karesadis lin sekigante liajn larmojn:

―Ne estas via patrino tiu kiun vi vidas tie ĉi; ŝi estas en la ĉielo, kaj Dio ne povas pardoni al vi tian malesperon.

―Ŝi lasis min sola!, ŝi lasis min sola! ―ripetadis la malfeliĉulo.

―Ne, ne ―mi respondis―: ĉi tie estas mi, kiu tre amis kaj amos vin ĉiam : Kaj restas al vi Maria, mia patrino, Emma... kaj ĉiuj estos por vi kiaj patrinoj.

La ĉerko jam estis ĉe la fundo de la tombo; unu el la sklavoj ĵetis sur ĝin la unuan plenŝovelon da tero: Johano Anĝelo, sin ĵetante preskaǔ furioza kontraǔ lin, deprenis al li per ambaǔ manoj la ŝovelilon, movo kiu plenigis nin ĉiujn je embarasa stuporo. Je la tria posttagmeze de la sama tago, lasante unu krucon sur la tombo de Nay, ŝia filo kaj mi nin direktis al la montara bieno.