Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/221

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Je la dekdua de la posta tago mi malsupreniris de la montaro. La suno, el de la zenito, sen ke iuj nuboj kaŝu ĝin, ĵetis vivan lumon klopodante bruligi ĉion kion la arbaj foliaroj ne defendis kontraǔ ĝiaj fajraj radioj. La arbaretoj estis silentaj: la brizo ne movis la branĉarojn nek inter ili flugilbatis unu sola birdo; la cikadoj festis senlacaj tiun tagon someran per kiu sin ornamis Decembro: la kristal-klaraj akvoj de la fontoj ruliĝis rapidege tra la stratetoj por iri sekretiĝi sub la tamarindojn kaj prunarbojn, kaj poste sin kaŝi en la kampoj de foli-densa mento: la valo kaj ĝiaj montoj ŝajnis lumigataj de la brilego de giganta spegulo.

Postvenis min Johano Anĝelo kaj Majo. Mi ekvidis Marian, kiu estis alvenanta al la banejo akompanata de Johano kaj Stefana. La hundo kuris al ili, kaj komencis rondiri ĉirkaǔ la bela grupo, ternante kaj hurlante kiel ĝi kutimis fari por esprimi kontenton. Maria serĉis min ĉiudirekten per sopiraj rigardoj, kaj fine ŝi ekvidis min kiam mi saltis la palisaron de la horto. Mi min direktis tien kie ŝi estis. Ŝiaj haroj, konservante la ondumadon kiun la plektoj estis farintaj al ili, faladis laǔ senordaj faskoj sur la ŝalon kaj parton de la blanka jupo, kiun ŝi suprenfaldis per la maldekstra mano, dum per la dekstra ŝi ventumis sin per branĉeto de bazilio.

Ŝi sidis sub la branĉaro de la oranĝ-arbo de la banejo, sur mato kiun Stefana ĵus estis sterninta, kiam mi alproksimiĝis por saluti ŝin.

―Kia suno! ―ŝi diris―; ĉar vi ne venis frue...

―Tio ne eblis.

―Preskaǔ neniam eblas. Ĉu vi volas bani vin dum mi atendos vin?

―Ho, ne.