Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/225

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Mia patro estis decidinta iri al la urbo antaǔ ol mia foriro, kaj ĉar la negocoj tion urĝe postulis, kaj por preni sian tempon tie por pretigi mian vojaĝon.

La dekkvaran de Januaro, tagon antaǔ tiu en kiu li devis lasi nin, je la sepa vespere kaj post kiam ni estis laborantaj kune kelkajn horojn, mi sendigis al lia ĉambro parton de mia bagaĝo kiu devis vojaĝi kun la lia. Mia patrino aranĝadis la kofrojn, surgenue sur iu tapiŝo, kaj Emma kaj Maria helpadis ŝin. Jam estis aranĝotaj nur vestoj miaj: Maria prenis iujn erojn el tiuj ĉi kiuj kuŝadis sur la proksimaj sidiloj, kaj rekonante ilin demandis:

―Ĉu ankaǔ tion ĉi?

Mia patrino ricevis ilin de ŝi sen respondi, kaj aranĝante ilin ŝi portis kelkajn fojojn la poŝtukon al la okuloj.

Mi eliris, kaj revenante kun kelkaj dokumentoj kiujn oni devis meti en la kofrojn, mi renkontis Marian apogita sur la balustrado de la koridoro.

―Kio okazas? ―mi diris al ŝi―, kial vi ploras?

―Sed mi ne ploras...

―Rememoru kion vi promesis al mi.

―Jes, mi ja scias: havi kuraĝon por ĉio tio. Se estus ebla ke vi donus al mi parton de la via... Sed mi ne promesis al panjo nek al vi ke mi ne plorus. Se via vizaĝo ne dirus pli ol ĉi tiuj larmoj diras, mi kaŝus ilin... sed poste, kiu scios pri ili?...

Mi sekigis per mia tuko tiujn kiuj rulfluis laǔ iliaj vangoj, dirante al ŝi:

―Atendu min, mi tuj revenos.

―Ĉu ĉi tie?

―Jes.

Ŝi estis en la sama loko. Mi kliniĝis ŝiaflanke sur la balustradon.