Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/227

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Tion ĉi ―mi respondis, forprenante de la ringo-fingro de ŝia maldekstra mano unu ringon sur kiu estis gravuritaj la du inicialoj de ŝiaj gepatraj nomoj.

―Por ke ĝin uzu vi? Ĉar vi ne uzas ringojn, mi ne estis doninta ĝin al vi.

―Mi ĝin redonos al vi la tagon de nia geedziĝo: dume, anstataǔu ĝin per ĉi tiu; ĝi estas tiu kiun mia patrino donis al mi kiam mi foriris al la lernejo: ene de la ringo estas via nomo kaj la mia. Al mi ĝi ne taǔgas; al vi jes, ĉu ne?

―Bone, sed tiun ĉi mi redonos neniam al vi. Mi rememoras ke en la tagoj antaǔ ol vi foriru ĝi falis de via fingro en la rivereton de la horto: mi senŝuigis min por serĉi ĝin, kaj ĉar mi tre malsekiĝis, panjo ĉagreniĝis.

Io obskura kiel la hararo de Maria kaj rapida kiel la penso trairis antaǔ niaj okuloj. Horor-plena, Maria lanĉis krion, kaj kovrante al si la vizaĝon per la manoj, ekkriis timegiĝinta:

―La birdo nigra!

Tremante ŝi kaptiĝis al unu el miaj brakoj. Ektremo de timego trairis mian korpon. La metala zumado de la flugiloj de la malbonaǔgura birdo jam ne estis aǔdebla. Maria statis senmova. Mia patrino, kiu estis eliranta el la salono kun lumilo, alproksimiĝis alarmita de la krio kiun ŝi ĵus estis aǔdinta de Maria: ĉi lasta estis livida.

―Kio okazas? ―demandis mia patrino.

―Tiu birdo kiun ni vidis en la ĉambro de Efraino.

―La lumilo tremis en la mano de mia patrino,kiu diris:

―Sed, karulino, kiel vi ektimas tiel ĉi?

―Vi ne scias... Sed mi jam havas nenion. Iru ni for de ĉi tie― ŝi aldonis vokante min per la rigardo, jam pli serena.

La sonorileto de la manĝo-ĉambro sonoris kaj ni estis direktantaj nin tien kiam Maria alproksimiĝis al mia patrino por diri al ŝi:

―Ne rakontu mian ektimon al paĉio, ĉar li priridos min.