Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/228

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Je la sepa de la posta mateno jam estis elirinta el la domo la bagaĝo de mia patro, kaj li kaj mi estis trinkantaj kafon vestitaj per rajd-kostumoj. Mi devis akompani lin ĝis la proksimeco de la bieno de sinjoroj M***, kiujn mi estis adiaǔonta, same kiel aliajn najbarojn. La tuta familio estis en la koridoro kiam oni alportis la ĉevalojn por ke ni surseliĝu. Emma kaj Maria eliris el mia ĉambro tiumomente, kio altiris mian atenton. Mia patro, kisinte sur unu el la vangoj mian patrinon, kisis la frunton al Maria, al Emma kaj al ĉiu el la infanoj ĝis alveni al Johano, kiu rememorigis lin pri la mendo farita al li koncerne unu leĝeran selon kun pistolujoj, por seli iun senpatrinan ĉevalidon, kiu estis lia distro dum tiuj tagoj.

Denove mia patro haltis fronte al Maria, antaǔ ol malsupreniri la ŝtuparon, kaj diris al ŝi mallaǔte, metante unu manon sur ŝian kapon kaj vane klopodante sukcesi ke ŝi rigardu lin:

Ni interkonsentis ke , vi estos tre kuraĝa kaj ege saĝa; ĉu ne veras, mia senjorino?

Maria indikis jesan respondon, kaj el ŝiaj okuloj kiujn vualis la pudoro, provis elgliti larmoj kiujn ŝi rapidege sekigis.

Mi diris ĝis la vespero, kaj al mi kiu troviĝis proksime al Maria dum mia patro surseliĝadis, ŝi diris tiamaniere ke neniu alia ŝin aǔdu:

―Eĉ ne unu minuton post la kvina.

El la familio de don Jeronimo, nur Karlo troviĝis en la bieno; li akceptis min plezurplene, kaj klopodante obteni de mi, ek de la momento kiam li brakumis min, ke mi pasigu la tutan tagon kun li.

Ni vizitis la suker-rafinejon, altakoste instalitan, kvankam kun malmulte da gusto kaj arto; trairis la horton, belan kreaĵon de la