Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/230

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Mi alvenas al la konkludo ke vi bezonas urĝe edziĝi; ke vi denove pensas pri Matilde kaj ke vi planas venigi ŝin ĉi tien.

―Laǔlitere; tio okazis tiel. Post kiam mi konvinkiĝis ke mi estis farinta absurdaĵon klopodante edziĝi al via kuzino (Dio kaj ŝi pardonu tion al mi), venis la tento al kiu vi aludas. Sed, ĉu vi scias kio kutime okazas al mi? Post kiam imagi al mi serioze ke Matilde jam estas mia edzino kaj ke ŝi estas hejme kostis al mi tiom da laboro kiel solvi unu el tiuj problemoj de Braĉo,2 mi elbuŝas la rid-eksplodon imagante kiel estus al la misfortuna virino.

―Homo, Matilde estas el Bogoto kiel la sankt-akvujo de Santa Karlo, kiel la statuo de Bolivaro, kiel la pordisto Escamilla;4 ŝi certe ruinigus sian vivon pro la transloĝiĝo. Kaj kion mi povus fari por tion eviti?

―Do, igi ŝin ami vin por ĉiam; havigi al ŝi ĉiujn eblajn rafinaĵojn kaj amuziĝojn... finfine, vi estas riĉa, kaj ŝi efikus por ti kiel stimulo por la laboro. Krome, ĉu ĉi tiuj ebenaĵoj, ĉi tiuj arbaroj, ĉi tiuj riveroj, estas hazarde aferoj kiujn ŝi vidis? Ĉu ili estas vidindaj kaj ne amendaj?

―Vi jam venas al mi kun poemoj. Kaj mia patro kun siaj kamparanaĵoj?, kaj miaj onklinoj kun siaj fieroj kaj bigotecoj?, kaj ĉi tiu soleco?, kaj la varmo?...kaj la diablo?...

―Haltu ―mi interrompis lin ridante―, ne furiozu tiom pro tio.

―Ni ne parolu plu pri tio. Rapidegu por ke vi baldaǔ revenu kuraci min. Je via reveno, vi edziĝos al fraǔlino Maria; ĉu ne?

―Helpe de Dio...

―Ĉu vi konsentas ke mi estu via nupto-patro?

―Plezurege.

―Dankon. Do, konsentite.

―Alportigu al mi mian ĉevalon ― mi diris al li post iom da silento.