Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/231

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Ĉu vi jam ekiros?

―Mi bedaǔras; sed hejme oni atendas min frue: vi scias ke la vojaĝo jam estas tre proksima... kaj mi devas adiaǔi hodiaǔ Emigdio-n kaj mian kunpatron Kustodio-n, kiuj loĝas sufiĉe fore.

―Ĉu vi foriros ĝuste la tridekan?

―Jes.

―Restas al vi nur dek kvin tagoj: mi ne devas reteni vin. Fine vi ridis pri io, kvankam tion vi faris pri mia tedo.

Nek Karlo nek mi kapablis kaŝi la bedaǔron kiun kaǔzis al ni tiu adiaǔo.

Mi estis travadanta la riveron Amaimito-n kiam mi aǔdis ke oni vokas min, kaj mi ekvidis mian kunpatron Kustodjo-n eliranta el apuda arbaro. Li rajdis sur miel-kolora ĉevalo, ankoraǔ senbride, sur selo je granda kapo: li vestis ĉemizon blu-striitan, la pantalonon refalditan ĝis la genuo kaj la pelerinon transverse laǔlarĝe sur la femuroj. Postiris lin, rajdante sur albina ĉevalino troŝarĝita per la jaroj kaj per kvar banan-spadikoj, idiota knabo, la sama kiu en la eta bieno plenumis la kombinitajn funkciojn de porko-gardisto, korto-prizorganto kaj horto-kulturisto.

―Dio gardu vin, kunpatreto ―diris al mi la maljunulo kiam li estis proksime―. Se mi ne obstinas krii al vi, vi forglitas.

―Mi estis iranta al via hejmo, kunpatro.

―Ne diru tion! Kaj mi kvazaǔ eliras el tiuj ĉi ĝangaloj, celante renkonti tiun laman beston indianan kiu jam denove abortis: sed en la muelejo ĝi pagos ĉion. Se hazarde mi ne iras tra la ebenaĵeto de la enirejo kaj ne vidas la rabobirdojn, ĝis nun mi estus pigradanta serĉe de ĝi. Mi ekiris rekte, kaj jen; jam duon-manĝita la muleto, kaj tiel ŝveligita ke ĝi ŝajnis dumonata. Eĉ ne la ledon oni povis eltiri, kiu kun alia estus utiliganta al mi por fari unu rajd-pantalonon, ĉar tiu kiun mi uzas fariĝis ĉifono.

―Ne zorgu, kunpatro, ĉar restos al vi muletoj kaj jaroj por vidi ilin vice. Do, ekiru ni.