Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/232

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Tute ne, sinjoro ―diris mia kunpatro ekirante kaj antaǔante min―; nur estas tempo-perdo; la sezono estas plej malbona. Rimarku la jenon: la mielo je unu realo; pri la krud-sukera bloko, ni silentu; la blanka sukero, je unu peso; la fromaĝoj, senpage; kaj la porkoj englutas komplete la maizon de la rikolto, kaj kvazaǔ oni ĵetus ĝin en la riveron. La bilancoj de via kunpatrino, kvankam la kompatinda virino estas tre diligenta, eĉ ne permesas aĉeti unu kandelon; neniu plenforno da sapo-pasto sufiĉas por pagi la elspezojn; kaj tiuj nesatigeblaj gardistoj, malantaǔ la alambiko ebriiĝantaj...Kion mi povas rakonti al vi: mi aĉetis de la mastro don Jeronimo tiun “rastrojo-n” 6 de la bambuejo; sed kia tirana ulo!, kvar cent pesojn kaj dek dikajn bovidojn li detiris de mi!

―Kaj de kie venis la kvar cent?, ĉu de la sapo?

―Ha, vi kun via tematiko, kunpatro! Ni devis rompi eĉ la ŝparmonujon de Salomea por povi pagi al li.

―Kaj ĉu Salomea estas ankoraǔ tiom laborema kiel antaǔe?

―Kaj se ne, de kie ŝi donus al vi akvon? Ŝi brodas striojn de kruc-kudreroj vere videndajn, kaj helpas en ĉio: finfine, filino de sia patrino. Sed se mi diras al vi ke tiu knabino tenas min konsternita, mi ne mensogas al vi.

―Kiu, Salomea? Ŝi tiom serioza, tiom modesta...

―Ĝuste ŝi, kunpatro; tiom trankvila kiel vi vidas ŝin.

―Kio okazas?

―Vi estas vera ĝentlemano kaj mia amiko, kaj mi rakontos ĉion al vi, anstataǔ iri rakonti ĝin al la pastro de la Paroĥejo, kiu, miaopinie, da sankteco havas eĉ ne unu pinĉaĵeton kaj kies animo promenas laǔ lia korpo. Sed atendu kaj mi transiros unua ĉi tiun larĝan fosaĵon, ĉar por ne enkotiĝi en ĝi, oni bezonas sperton.

―Kaj sin turnante al la simplulo, kiu postvenis dormema inter la bananoj:

―Observu la vojon, idioto, ĉar se enkotiĝas la ĉevalino, kun plezuro mi perdas la banan-spadikojn lasante vin tie.

La anemiulo ridis stulte kaj donis kiel respondon kelkajn neartikulaciitajn grumblojn. Mia kunpatro daǔrigis: