Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/233

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Ĉu vi konas Tiburcjo-n, la mulateton kiun kreskigis la forpasinta Murcio?

―Ĉu li ne estas tiu kiu volis edziĝi al Salomea?

―Tien ni alvenos.

―Mi ne scias kiu kreskigis lin. Sed ja mi lin konas: mi vidis lin en via hejmo kaj ĉe Jozefo, kaj eĉ ni ĉasadis kelkfoje kune: li estas bela junulo.

―Kie li estas, ne mankas al li ok bonaj bovinoj, lia aro da porkoj, lia ranĉo kaj du bonaj sel-ĉevalinoj. Ĉar eĉ se li vivadis plendante terure, njoro Murcio estis bona homo, kaj lasis ĉion tion al la knabo. Li estas la filo de mulatino kiu kostis al la maljunulo ikter-atakon kiu preskaǔ forportis lin, do kvar monatojn post kiam li aĉetis la mulatinon en Quilichao (Kiliĉao), kaj mi sciis pri la okazintaĵo, ĉar tiam plaĉis al mi tag-labori kelkfoje en la farmo de njoro Murcio.

―Kaj kia estas la problemo kun Tiburcjo?

―Tien mi iras. Bone, sinjoro, ĉirkaǔ ok monatoj antaǔe mi komencis rimarki ke al la knabo ne faltas historioj por veni vidi nin; sed baldaǔ mi malkovris al li la sekreton, kaj eksciis ke tio, kion li estis serĉanta, estis la okazo vidi Salomean. Iun tagon tion mi diris senhezite al Kandelarja, kaj ŝi agredis min per la respondo ke verŝajne estis falinta iu nubo en miajn okulojn kaj ke la afero estis malnova. Mi ekgvatis iun sabaton preskaǔvespere, ĉar Tiburcjo ne mankis sabate je tiu horo, kaj komprenu ke mi vidis la knabinon iri renkonte al li tuj kiam ŝi aǔdis lin, kaj al mi restis eĉ ne la minimuma dubo... Sed verdire, mi vidis nenion eksterleĝa. Pasis tagoj kaj tagoj, kaj Tiburcjo ne malfermis la buŝon por paroli pri geedziĝo; sed mi pensadis: certe li estas pristudanta Salomean, kaj li estos vera idioto se li ne edziĝas al ŝi, ĉar ŝi tute ne estas unu ĉifonulino, kaj ne estas risko ke li trovu similan hejmvirinon. Tiam tuje ĉesis veni Tiburcjo, sen ke Kandelarja sukcesu eltiri de la knabino la motivon; kaj ĉar Salomea havas al mi la respekton kiun ŝi devas, eĉ malpli mi povis enketi;