Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/234

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ek de la vespero antaǔ Kristnasko Tiburcjo ne faras eĉ mallongan aperon tie. Vi certe estas amiko de la juna Justiniano, frato de don Karleto.

―Mi ne vidas lin ek de kiam ni estis infanoj.

―Nu, forigu al li la vangoharojn kiujn ricevis don Karlo, kaj tie vi havos lin mem. Sed kiel bele se li estus kia la frato; li estas la diablo mem; sed beleta junulo, kial negi tion. Mi ne scias kie li vidis Salomean; eble okazis nun kiam li insistis por fari la interŝanĝon kun sia patro, ĉar tiu junulo venis brulstampi la bovidojn, kaj ek de la sama tago li ne lasas min manĝi unu bananon laǔplaĉe.

―Tio ne estas korekta.

―Mi, kiu tion rakontas al vi kun la risko ke via kunpatrino, eksciante tion, diru al mi iun tagon en kiu ŝi troviĝas lunatika, ke mi estas babilemulo, scias kion mi faras.

―Ni vidu, kunpatro; sed antaǔe diru al mi (kaj pardonu se estas nediskreteco en la demando), kiun mienon montras Salomea al Justiniano?

―Mi diros, sinjoro; ĝuste tio tenas min tage kaj nokte kvazaǔ mi dormus sur urtiko... Kunpatro, la knabino estas pikita... Por nemortigi ŝin... Kaj la batadon kiun mi donos al ŝi se la diablo eniras en min... Ŝi amas lin, kara; kaj pro tio mi rakontas al vi ĉion por ke vi bone konsilu min.

―Kaj en kio vi rimarkis ke Salomea estas enamiĝinta?

―Dio min helpu! Ĉu mi ne vidis kiel dancas al ŝi la okuloj kiam ŝi vidas la blankuleton kaj ke ŝi tuta fariĝas kvazaǔ nervoza, se ŝi donas al li akvon aǔ fajron, ĉar ŝajnas ke li vivas en pluvo-manko, kaj ke fumi estas la nura afero kiun li havas por fari; ĉar por fajro kaj akvo li proksimiĝas al la hejmo kun sia tuta ekipo; kaj li ne mankas dimanĉe posttagmeze en la hejmo de la maljuna Dominika; ĉu vi ne konas ŝin?

―Ne.

―Nu mi estas dironta al vi ke ŝi estas el tiuj kiuj uzas polvojn; kaj jam neniu forigas de la kapo al Kandelarja ke tiu