Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/237

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tion mi dankas al li el la profundo de mia animo; ke li jam scias ke mi tute ne estas sendankulo, kaj ke ĉi tie mi estas, kun ĉio kion mi posedas, je lia dispono. Kandelarja estos ĝoja kiel birdo trila: akvo ĉemane por la horto, por la alambiko, por la krano... Imagu ke tiu kiu atingas la ranĉon estas nur strieto, kaj eĉ malklarigita de la porkoj de mia kompano, kiu kion faras estas muzel-fosi kaj damaĝi miajn junko-plektaĵojn, je la diablo; tiel ke por ĉiu purigado kiun necesas fari en la ranĉo, oni devas supreniri al la mondo-pinto ĝis la Amaimito kun la ĉevalino ŝarĝita je kukurb-ujoj, ĉar por preni akvon el la Honda, pli bone estas gluti lesivon, pro tio ke ĝi entenas grand-kvante vitriolon.

―Ĝi estas kupro, kunpatro.

―Povas esti.

La sciiĝo de la permeso, kiun al li koncedis mia patro, por preni akvon, entuziasmigis la kampulon ĝis la ekstremo igi la ĉevalidon sur kiu li estis rajdanta elmontri la kruron kiun la dresanto sugestis al ĝi.

―Al kiu apartenas tiu ĉevalido?, ĝi ne montras vian brul-markon.

―Ĉu ĝi plaĉas al vi? Ĝi estas de avo Somera.

―Kiom ĝi valoras?

―Nu, por ne promeni per vorto-turnoj nek blagoj, mi konfesos al vi ke de don Emigdio li ne akceptis kvar uncojn da oro; kaj tiu ĉi estas skeleta ĉevalaĉo kompare kun mia griz-nigra ĉevalo, kiu jam volas rompi la bridon, kaj hufo-frapas sen mispaŝoj, kaj mirinde levas la voston: kiom kostis al mi malsovaĝigi ĝin!, dum unu tuta semajno ĝi kripligis ĉi brakon, ĉar ne ekzistas alia kapabla superi ĝian furiozon; kaj vera kronado en la amblo... Mi tenas ĝin grasiĝanta, ĉar post la lasta mistraktado kiun mi aplikis al ĝi, ĝi restis trabatita.

Ni estis alvenantaj al la domo de Kustodjo, kaj li kalkanfrapis la ĉevalidon por igi ĝin malfermi la pordon de la korto. Tuj post kiam ĉi lasta eligis malantaǔ ni la lastan ĝemon kaj frapon kiu tremigis la pajlan firston, mia kunpatro konsilis al mi:

―Agu ruze kaj prudente kun Salomea, kaj vidu kion vi povos tiri el ŝi.

―Ne zorgu―, mi respondis al li portante ĝis la koridoro mian ĉevalon, kiun timigis la blankaj tolaĵoj pendantaj tie.