Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/239

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iun agitilon. Farinte al mi mil plendojn pro mia ŝanĝiĝemo, ŝi finis dirante:

Salomea kaj mi estis atendantaj vin por kunmanĝi.

―Kaj kial?

―Ĉi tien alvenis Johano Anĝelo por aĉeti kelkajn realojn da ovoj, kaj la sinjorino sendis diri al mi ke vi venus hodiaǔ. Mi sendis voki Salomean al la rivero, ĉar ŝi estis lavanta, kaj demandu kion mi diris al ŝi, kiu ne lasos min mensoĝi: “Se mia kunpatro ne venas tagmanĝi ĉi tien hodiaǔ, mi kovros lin per insultoj”.

―Kio fine signifas ke vi preparis por mi nupto-feston.

―Mi ankoraǔ ne vidis vin manĝi kun apetito unu sankoĉo-n15 preparitan de mia mano; bedaǔrinde ĝi ankoraǔ malfruos.

―Pli bone, ĉar tiel mi havos tempon por iri min bani. Ni vidu, Salomea― mi diris alstarante ĉe la pordon de la kuirejo, dum miaj gekunpatroj eniradas en la salonon parolante mallaǔte; ―kion preparis vi por mi?

―Ĵeleon kaj kion mi estas faranta porvi―, ŝi respondis sen ĉesi mueli. ―Ŝe vi scius ke mi estis atendanta vin kiel la panon konsekritan...

―Tio signifas ke... estas multaj bongustaĵoj.

―Parte! Atendu min unu momenteton dum mi lavas min, por premi vian manon, kvankam tio estos vana, ĉar jam vi ne estas amiko mia...

Tion ĉi ŝi diradis, sen rigardi rekte al mi, kaj duone gaja kaj duone hontema, sed montrante al mi, ĉe la kaŝ-rideto de ŝia buŝo, tiujn dentojn je nekredebla blankeco, nedisigeblajn kunulojn de humidaj kaj amaj lipoj; ŝiaj vangoj montris tiun roz-koloron kiu ĉe la mestizaj virinoj je certa haǔto eskapas pro sia beleco al ĉiu komparo. Ĉe la ir-revena movado de la nudaj kaj molaj brakoj sur la ŝtono sur kiun sin apogis la talio, ĉi lasta montradis tutan sian flekseblecon; la loza