Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/240

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

hararo tremadis al ŝi sur la ŝultroj, kaj streĉiĝadis la plisoj de ŝia blanka kaj brodita ĉemizo. Skuante la kapon retroklinitan por porti dorsen la hararon, ŝi komencis lavi al si la manojn, kaj finsekigante ilin sur la koksoj, ŝi diris al mi:

―Ŝajne vi ŝatis vidi mueli. Se vi scius ―ŝi daǔrigis pli mallaǔte― kiel elĉerpita oni tenas min. Ĉu mi ne diris ke mi estis atendanta vin?

Estante tiamaniere ke ŝi ne povu vidiĝi el de ekstere, ŝi daǔrigis, prenante mian manon:

―Se vi ne estus pasiginta unu monaton sen veni, vi estus farinta bonon al mi. Klopodu vidi ĉu mia paĉjo estas ie tie.

―Tie estas neniu. Ĉu mi ne povas fari al vi la saman bonon nun?

―Nu, kiu scias?

―Sed diru, do. Ĉu vi ne estas konvinkita ke mi ĝin faros al vi tre plezure?

―Se mi dirus ne, mi mensogus, ĉar ek de kiam vi tiom klopodis por ke tiu angla sinjoro venu viziti min kiam trafis min la tifoida febro, kaj vi montris multege da interesiĝo por ke mi kuraĝiĝu, mi konvinkiĝis ke vere vi sentas kor-inklinon al mi.

―Mi ĝojas ke vi agnoskas tion.

―Sed la afero estas, ke tio kion mi devas rakonti al vi estas tioma, ke tiel subite ne eblas, kaj eĉ estas miraklo ke mia panjo ne estu jam ĉi tie... Aǔdu, ŝi alvenas.

―Ne mankos alia okazo.

―Ha, sinjoro, kaj mi ne rezignacias al la ideo ke vi foriru hodiaǔ sen ke mi rakontu ĉion al vi.

―Nu, vi iras bani vin, kunpatreto? ―diris Kandelarja enirante―. Do mi alportos al vi tre odoran ban-tukon kaj tuj nun vi eliros kun Salomea kaj via konfirmaci-filo; antaǔe ili alportos ŝarĝon da akvo, kaj ŝi lavos kelkajn kribrilojn, ĉar pro la vojaĝo de la mutulo por la bananoj kaj pro tio kion oni devis fari por vi kaj por sendi al la Paroĥejo, restis nur la akvo de la ĵaro.