Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/242

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Ne malfruu, ĉar la manĝo estas preskaǔ preta.

Salomea intencis fermi la etan klik-seruran pordon tra kiu ni estis enirintaj en la kakao-arban plantejon: sed mi ekfermis ĝin dum ŝi diradis al mi:

―Kion ni faros koncerne Ferminon, kiu estas tiel babilema?

―Serĉu solvon.

―Jam mi scias: atendu ĝis kiam ni atingos tien, kaj mi trompos lin.

Nin kovris la densa ombro de la plantejo, kiu ŝajnis senlima. La beleco de la piedoj de Salomea, kiujn la jupo el blua koton-tolaĵo lasis videblaj ĝis supre de la maleoloj, distingiĝis sur la nigra pado kaj la sekaj folioj. Mia baptofilo venis post ni ĵetante ŝelojn de maiz-spadikoj kaj kernojn de avokado al la kantantaj cucaracheros[Piednoto 1] kaj al la blanka-brustaj kolomboj kiuj ĝemadis sub la foliaro. Atinginte la piedojn de iu cachimbo[Piednoto 2], Salomea haltis kaj diris al sia frato.

―Ĉu la bovinoj ne malpurigos la akvon? Certe jes, ĉar ĉimomente ili estas ĉe la supra trogo. Oni ne povas fari ion alian ol rapide iri forpeli ilin: kuru, karulo, kaj klopodu ke ili ne manĝu la kalabason kiun mi forgesis sur la branĉo-forko de la chiminango[Piednoto 3]. Sed zorgu ne rompi la ilaron aǔ ne perdi ion. Iru rapide.

Fermino ne lasis ripeti al si la ordonon: estas vero ke oni estis doninta ĝin al li kiel eble plej dolĉe kaj implike.

―Ĉu vi vidis? ―demandis al mi Salomea malrapidigante la paŝadon kaj rigardante al la branĉoj per malbone ŝajnigita distro.

―Ŝi poste komencis observi siajn piedojn kvazaǔ ŝi kalkulus siajn malrapidajn paŝojn; kaj mi interrompis nian silenton, dirante al ŝi:

―Fine diru, kio okazas kaj per kio oni elĉerpas vin.

―Bone... embarasas min rakonti al vi.

―Kial?

―Okazas ke hodiaǔ la afero rezultas al mi tre malgaja... kaj nun tre serioza.

―Tio nur ŝajnas al vi. Komencu, ĉar poste jam ne eblos. Ankaǔ mi havas ion tre agrablan por rakonti al vi.
Citaĵa eraro: Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "Piednoto", sed la responda etikedo <references group="Piednoto"/> ne estis trovita