Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/243

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Ĉu vere?, do diru vi, unua.

―Absolute ne, mi respondis.

―Do, tia estas la afero? Bone, aǔdu: sed promesu al mi ke vi diros nenion pri kio...

―Kompreneble.

―Nu, okazas ke Tiburcjo fariĝis vent-kapulo kaj sen-danka kaj serĉas sensencaĵojn por aflikti min; nun de post ĉirkaǔ unu monato ni estas en malbonaj rilatoj sen ke mi estu doninta al li iun ajn motivon.

―Neniun? Ĉu vi estas tute certa?

―Jes... mi ĵuras al vi.

―Kaj kiun li diris al vi ke li havas por sin teni tiamaniere, aminte vin tiel multe?

―Kiu, Tiburcjo? Kia kredemulo! Li tute ne amas min: je la komenco mi ne sciis kial ĉiumomente li fariĝas impertinenta, kaj poste mi konstatis ke ĉio ŝuldiĝas al la fakto ke li imagas ke mi koketas kun kiu ajn. Diru: ĉu oni povas toleri tion, se oni estas honesta virino? Unue li kredis stultaĵon kaj ankaǔ vi havis parton en la historio.

―Ĉu ankaǔ mi?

―Kiom li furioziĝus!

­Kaj kion mi kredis?

­Kial mi dirus al vi se vi jam povas tion imagi: io tio okazas ĉar li vidis vin veni kelkfoje al mia hejmo kaj ĉar mi sentas kor-inklinon al vi. Kaj kiel mi povus ne senti tiel al vi, diru?

­­Kaj ĉu li fine konvinkiĝis ke li estis imaganta absurdaĵon?

­­­­―Kostis al mi multe da larmoj kaj konvinkivaj vortoj rekonsciigi lin.

―Kredu ke mi bedaŭras esti kaŭzinta tion.

―Ne bedaŭru, ĉar se ne estintus kun vi, ne estus mankinta aliulo pri kiu dubi. Aŭdu, ĉar mi ankoraŭ ne rakontis al vi la plej bonan parton. Mia patreto malsovaĝigis ĉevalidojn por la juna Justiniano, kaj ĉi lasta devis veni por vidi iujn bovidojn pri kiuj ili estis en intertraktoj: en unu el la okazoj en kiuj venis la blankulo, Tiburcjo trovis lin ĉi tie.

―Ĉi tie?