Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/244

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Ne ŝajnigu vin stultulo; en la domo. Kiel puno pro miaj pekoj, li denove renkontis lin plian fojon.

―Mi kredas ke jam estas du, Salomea.

―Plaĉu al Dio ke tio estu okazinta nur dufoje: li ankaŭ trovis lin iun dimanĉon posttagmeze kiam li venis peti akvon.

―Tio faras tri.

―Ne pli ol tiuj, ĉar kvankam li venis pliajn fojojn, Tiburcjo ne vidis lin; sed mi suspektas ke oni sufloris tion al li.

―Kaj ĉu ĉio ĉi ŝajnas al vi sensignifa?

―Nu, ĉu ankaŭ vi venas kun tiuj sensencaĵoj? Jam sufiĉas! Ĉu mi kulpas pro tio ke li insistas veni? Kial mia paĉjo ne diras al li ke li ne venu plu, se tio eblas?

―Okazas ke ekzistas aferoj simplaj, malfacile plenumeblaj.

―Nu bone, la samon mi diras al Tiburcjo; sed ĉio havas taŭgan solvon, kaj pri tio mi ne kuraĝas paroli al li.

―Ke li baldaŭ edziĝu al vi: ĉu ne temas pri tio?

―Se li tiom amas min... Sed li jam ne amas min... kaj eĉ kapablus kredi ke mi estas ĉiesulino.

Salomea havis la okulojn likvidaj, kaj post kelkaj pliaj paŝoj haltis por sekigi al si la larmojn.

―Ne ploru, mi diris al ŝi: mi estas certa ke li ne kredas tion: ĉio estas afero de ĵaluzo kaj nenio pli; vi vidos ke tio solviĝos.

―Ne estu certa pri tio; li devus esti malpli aroganta. Ĉar oni diris al li ke li estas filo de iu kavaliro, jam neniu eĉ indas laĉi al li la ŝuojn rilate al vanteco, kaj li imagas ke ekzistas neniu super li...Karamba[Piednoto 1]!, kvazaŭ mi estus iu negrulino stulta aŭ iu ulino emancipita kia li. Nun li vizitadas la “provincaninojn[Piednoto 2]”, kaj ĉio por humiligi min, ĉar mi konas lin tre bone: tre feliĉigus min ke Njoro Jozefo sendu lin promeni.

―Necesas ke vi ne estu maljusta. Kio stranga estas en la fakto ke li tag-laboru ĉe Jozefo? Tio signifas ke li utiligas la tempon; estus pli malbona afero se li pasigus la tagojn friponetante.
Citaĵa eraro: Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "Piednoto", sed la responda etikedo <references group="Piednoto"/> ne estis trovita