Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/245

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Ne forgesu ke mi scias kiu estas Tiburcjo. Li devus esti malpli amanta...

―Sed por ke vi ŝajnu beleta al li, en kio al la diablo la senspritaĵo kiun li faras, ĉu devas ŝajni ankaŭ beletaj ĉiuj virinoj kiujn li vidas?

―Ĝuste pro tio.

Mi ridis pri la respondo, kaj ŝi, turnante la okulojn, diris:

―Jen! Kaj kian tikladon tio faras al vi?

―Sed ĉu vi ne konscias ke vi faras la samom kun Tiburcjo, ekzakte la samon kion li faras kun vi?

―Dio min helpu! Kaj kion mi faras?

―Nu, esti ĵaluza

―¡Absolute ne!

―Ĉu ne?

―Kaj se li tion volis? Al mi nenio forigas de la kapo ke se Sinjoro Jozefo tion permesus, tiu kapriculo edziĝu al Lucia, kaj seTransito jam ne apartenus al aliulo, li eĉ edziĝus al ambaŭ, se tion oni permesus al li.

―Nu sciu ke Lucia amas, ek de kiam ŝi estis etulino, unu el la fratoj de Braŭljo kiu baldaŭ venos ĉi tien; kaj ne pridubu, ĉar Transito tion rakontis al mi.

Salomea restis enpensa. Ni jam estis atingantaj la finon de la kakao-arba plantejo, kaj eksidante sur iun trunkon, ŝi diris al mi lulante per la pendantaj piedoj planteton de “bŭenastardes[Piednoto 1]”.

―Do diru, kion vi opinias korekta fari?

―Ĉu vi permesas al mi rakonti al Tiburcjo kion ni priparolis?

[Necerta teksto]

―Sed mi nur demandas al vi ĉu vi konsentas pri tio.

―Ĉu ĉion?

―La plendojn sen la insultoj.

―Sed okazas, ke ĉiun fojon kiam mi rememoras kion li imagas pri mi, mi ne scias eĉ kion mi diras... vidu: mi opinias ke estas pli konvena ne rakonti al li, ĉar se jam li ne amas min, poste li
Citaĵa eraro: Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "Piednoto", sed la responda etikedo <references group="Piednoto"/> ne estis trovita