Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/246

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dirados ke mi laciĝis plori por li, kaj ke mi volis kontentigi lin.

―Do konvinkiĝu, Salomea, ke ne estas maniero meti finon al viaj afliktoj.

―Ha, kia komplikaĵo! ―ŝi ekkriis komencante plori.

―Nu, ne estu kovarda, mi diris formetante al ŝi la manojn de la vizaĝo: la larmoj de viaj okuloj valoras multon por ke vi verŝu ilin torente.

―Se Tiburcjo kredus tion, mi ne pasigus la noktojn plorante ĝis kiam mi endormiĝas, pro tio ke mi vidas lin tiom sendanka kaj vidante ke kaŭze de li mia patreto malkontentas pri mi.

―Kion vi pretas veti kun mi ke morgaŭ posttagmeze Tiburcjo venos vidi kaj kontentigi vin?

―Ha!, mi konfesas al vi ke mi ne havus ion per kio pagi al vi, ŝi respondis premante al mi la manon inter la siaj, kaj proksimigante ĝin al sia vango. Ĉu vi promesas tion al mi?

― Tre senfortuna kaj stulta mi estos se mi ne atingos tion.

―Atentu ĉar mi kaptas vin per via parolo. Sed je via vivo ne rakontu al Tiburcjo ke ni restis tiel ĉi solaj kaj... Ĉar li denove falos en la samon kiel antaŭ kelkaj tagoj, kaj tio ja signifus difekti ĉion. Nun ―ŝi aldonis eksoriante la palisaron―, turniĝu tiudirekten kaj ne rigardu min salti, aŭ saltu ni kune.

―Vi fariĝis skrupulplena; antaŭe vi ne estis tia.

― Okazas, ke ĉiutage mi sentas pli da embaraso antaŭ vi. Nu, soriru.

―Sed ĉar por fali al la alia flanko, Salomea trovis malfacilaĵojn kiujn mi ne trovis, ŝi restis sidanta sur la palisaro, dirante al mi:

―Rigardu la infanon; diru agoo. Nu bone, nun mi ne malsupreniros se vi ne turniĝos.

―Lasu ke mi helpu vin; ĉar malfruiĝas kaj miaj kumpatrino...

―Ĉu ŝi estas kia tiu?... Kaj ĉi tiel, kiel vi pensas ke mi malsupreniros? Ĉu vi ne vidas ke mi komplikiĝas?...