Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/247

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Flankenigu la graciajn farojn kaj apogu vin ĉi tien ―mi diris prezentante al ŝi mian ŝultron.

Pretiĝu, do, ĉar mi pezas kiom... plumo ― ŝi konkludis saltante facilmove―. Mi fariĝos tre vanta, ĉar mi konas multajn blankulinojn kiuj volus salti palisarojn ĉimaniere.

―Vi estas ino parolema.

―Ĉu tio samsignifas akra? Ĉar do mi furioziĝos kun vi.

―Kion vi faros?

―Ha, do!... Kaj ĉu vi ne komprenas?, do mi iritiĝos. Kion mi farus por scii kia vi estas kiam vi koleriĝas? Mi estas scivolema.

―Kaj se poste vi ne scius kontentigi min?

―Kompatinda mi! Ĉu mi ne sciis ke via koro febliĝas se vi vidas min ploranta?

―Sed tio eble okazas ĉar mi scias ke vi ne faras tion por koketemo.

Ke mi ne faras kion? Kia estas la afero?

―Ko-ke-te-mo.

―Kaj tio, kion signifas? Diru al mi, ĉar mi vere ne scias... Krom ke ĝi estu malbona afero... Tiukaze gardu ĝin al mi tre kaŝita, mi petas.

―Kia bona negoco!, dum vi tute malprofitas.

―Ni vidu,ni vidu: de ĉi tie mi ne moviĝos se vi ne klarigos.

―Mi foriros sola ―mi respondis farante kelkajn paŝojn.

―Mia Dio!, mi estis preta eĉ agiti al vi la akvon. Kaj per kiu tuko vi sekigus vin?... Bone, diru al mi kion mi malprofitas. Mi jam imagas pri kio temas.

―Diru.

―Ĉu ...ĉu povas esti amo?

―Ĝuste tio.

―Kaj kion mi solvas?, kial mi amas tiun kredemulon?. Se mi estus blankula, sed vere blankula: riĉa, sed ege riĉa... mi certe amus vin: ĉu vi ne kredas?