Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/248

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Ĉu tiu estas via opinio? Kaj kion ni farus pri Tiburcjo?

―Pri Tiburcjo? Ĉar li emas etendi la flugilon al ĉiuj virinoj, ni povus nomumi lin ĉefservisto kaj teni lin ĉi tie ―ŝi diris fermante la manon.

―Ne konvenus al mi la plano.

―Kial ne? Ĉu vi ne ŝatus ke mi amus vin?

―Ne temas pri tio, sed pri la posteno kiun vi ŝatas por Tiburcjo.

―Salomea ridis tre plezure.

Ni estis alvenintaj al la rivereto, kaj ŝi, lokiginte sur la gazonon la tukon destinitan utili kia sid-loko ĉe la ombro, genuiĝis sur iun ŝtonon kaj komencis lavi al si la vizagon. Kiam ŝi finis, ŝi estis malligonta el sia talio tuketon por sin sekigi, kaj mi prezentis al ŝi la tukon dirante:

―Tio malutilos al vi se vi ne baniĝos.

― Mi preskaŭ konvinkiĝas baniĝi denove; ĉar tiu akvo estas tiel varmeta; sed vi refreŝigu vin dum tempeto; kaj atendante la revenon de Fermino, kaj ĝis vi finos, mi faros plonĝon en la malsupran marĉon.

Ekstarinte, ŝi restis rigardanta min, kaj ŝi ridetadis pasigante la manojn humidajn laŭ la hararo. Fine ŝi diris:

―Ĉu vi kredus ke mi sonĝis ke estas vero ĉio kion mi estis diranta al vi?

―Ke Tiburcjo jam ne amis vin?

―Damne!, ke mi estis blankulino... Kiam mi vekiĝis, invadis min aflikto tiel granda, ke la postan tagon, dimanĉe, en la la preĝejo mi nur pensis pri la sonĝo dum la tuta daŭro de la meso: side Lavante ĝuste kie vi nun estas, mi cerbumis la tutan semajnon pri tio kaj...

Interrompis la inocentajn konfidencojn de Salomea la krioj de “ĉiino! ĉiino!” kiujn direkte al la flanko de la kakao-arba plantejo elbuŝadis mia kunpatro vokante la porkojn. Salomea ektimis iomete, kaj rigardante ĉirkaŭ si, diris:

―Kaj Fermino forvaporiĝis... Do, tuj baniĝu;