Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/249

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dume mi iros serĉi lin supren laŭlonge de la rivero, esperante ke li ne foriru sen atendi nin.

―Atendu lin ĉi tie, ĉar li venos serĉi vin. Ĉio tio ŝuldiĝas al la fakto ke vi aŭdis mian kunpatron. Ĉu vi pensas ke li ne ŝatas ke ni du konversu solaj?

―Ke ni konversu, jes, sed... tio dependas.

Saltante kun ekstrema facil-moveco sur la grandajn ŝtonojn de la riverbordo, ŝi malaperis trans du frondo-densaj karboneroj[Piednoto 1].

La krioj de la kunpatro plu aŭdiĝis. Li sendube estis postirinta nin de malproksime tra la kakao-arba plantejo, kaj nur perdinte nin el la vido li estis decidinta voki la porkaron. Kustodjo ne sciis ke sia rekomendo jam estas diplomatie plenumita, kaj ke al la mil ĉarmoj de lia filino neniu animo povas esti pli blinda kaj surda ol la mia.

Mi revenis al la domo laŭ la sama paŝo-ritmo de Salomea kaj Fermino, kiuj estis ŝarĝitaj per kalabasaj potoj: ŝi estis metinta sur sian kapon rondan kap-kuseneton faritan el sia poŝtuko kaj sur ĝin la rustikan kruĉon, kiu eĉ sen subteno de iu ajn mano, ne malhelpis al la gracia korpo de la portantino montri ŝian ĉarman facilmovon.

Saltinte kiel la unuan fojon, Salomea dankis min per iu “Dio vin benu” kaj per sia plej linda rideto, aldonante:

―Rekompence por tio ĉi, dum vi estis baniĝanta, el de supre mi ĵetis en la akvon florojn de guabo, de carbonero kaj de venturozoj[Piednoto 2]; ĉu vi ne vidis ilin?

―Jes sed mi pensis ke iu grupo de simioj troviĝis tie supre.

―Kia ne aludita vi ŝajnigas vin! Kaj pensi ke mi estus povinta fali por grimpi sur la gŭabo-n[Piednoto 3].

―Kaj ĉu vi estas tiom stulta opiniante ke mi ne konstatis ke estas vi kiu ĵetadis la florojn laŭfluen de la rivero?

―Ĉar Johano Anĝelo rakontis al mi ke en la bieno oni metas rozojn en la basenon kiam vi iras baniĝi, mi ĵetis en la akvon tion plej bonan kio troviĝas en la arbaro.
Citaĵa eraro: Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "Piednoto", sed la responda etikedo <references group="Piednoto"/> ne estis trovita