Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/250

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dum la tagmanĝo mi havis la okazon admiri, interalie, la lertecon de Salomea kaj mia kunpatrino por rosti maturetajn platanojn kaj kremfromaĝojn, kuiri frit-kukojn, fari “pandebonon[Piednoto 1]” kaj densigi la ĵeleon. Dum la iroj kaj revenoj de Salomea al la kuirejo, mi informis mian kunpatronpri kio vere emas la junulino kaj pri tio kion mi intencis fari por eligi ambaŭ el la problemoj. La kompatinda ulo estis ekster si de la feliĉo; kaj eĉ iujn ŝercojn pri la bonvolo per kiu ŝi servis min ĉe la tablo li direktis al mia promen-partnerino, kio estis vera sukceso post lia ĉagreno kun ŝi.

Post la varmaj horoj, je la kvara posttagmeze, la domo ŝajnis senorda arkeo: la anasoj komencis trairi la saloneton laŭ ordo de familioj; la kokinoj tumulti en la korto kaj ĉepiede de la prunarbo, kie sur branĉo-forkoj apogiĝis la kanuoforma ujo en kiu mia ĉevalo estis manĝanta maizon; la kreolaj meleagroj ŝvele paradis reciprokante la kriojn de du papagoj kiuj vokadis iun Benita-n, kiu probable estis la kuiristino, kaj la porkoj gruntadis klopodante enmeti la kapojn inter la stangojn de la riglil-pordo=puerta de golpe. Al ĉio ĉi oni devas aldoni la kriojn de mia kunpatro donanta ordonojn kaj tiujn de lia edzino foriganta la anasojn kaj vokanta la kokinojn. Estis longdaŭraj la adiaŭoj kaj la promesoj, faritaj al mi de mia kunpatrino, multe konfidi min al la “Mirakla Kristo de Buga”[Piednoto 2] por ke ĉio rezultu favora al mi en la vojaĝo kaj mi revenu baldaŭ. Ĉe mia adiaŭo al Salomea, kiu klopodis tiumomente ne troviĝi proksime al la ceteraj, ŝi forte premis al mi la manon, kaj rigardante min eble pli ol ameme, diris al mi:

―Ne forgesu ke mi kalkulas sur vin. Ne adiaŭu min rilate al via diabla vojaĝo... ĉar eĉ trenante min, al la vojo mi iros vidi vin, se hazarde vi pase ne venos ĉi tien. Ne forgesu min... ĉar se jes, mi ne scias kion mi faros kun mia patreto.

Ĉe la alia flanko de unu el la ravinoj kiuj
Citaĵa eraro: Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "Piednoto", sed la responda etikedo <references group="Piednoto"/> ne estis trovita