Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/251

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tra la zigzagaj arbar-strioj falas bruege laŭ la deklivo, mi aŭdis sonoran viran voĉon kantantan:

Tempon al tempo mi petas
Kaj tempon la temp’ koncedas
Kaj mem la tempo sciigas
Ke ja ĝi min elrevigas.

Eliris el la arbaro la kantinto, tio estas Tiburcjo, kiu, kun la ponĉo pendanta de uno ŝultro kaj sin apogante sur promen-bastonon el kies pinto pendis malgranda envolvaĵo, distradis sian paŝadon rakontante instinkte siajn afliktojn al la soleco.

―Karamba!, ŝajne vi subiras malfrue kaj plenrapide... Kiam la ĉevalo ŝvitas... De kie vi venas kvazaŭ sentante pasian amon?

―De iuj vizitoj, kaj la lastan, bonŝance por vi, mi faris al la hejmo de Salomea.

―Dum longa tempo mi ne iris tien.

―Mi tre bedaŭris tion. De kiam vi ne iras tien?

La junulo, kap-kline, komencis dispecigi per la bastono iun planteton de “lulo”, kaj iom poste levis la kapon por rigardi min, respondante:

[Necerta teksto]

―Ke vi estas sendanka kaj ĵaluza, kaj ke ŝi estingiĝas por vi: nenion plu.

―Do ŝi diris ĉion tion? Sed do ŝi kaŝis al vi la plej interesan parton.

―Kion vi nomas “plej interesa”?

―La ĝuadojn kiujn ŝi partoprenas kun la mastreto Justiniano.

―Aŭdu min: ĉu vi kredas ke mi povas esti enamiĝinta al Salomea?

―Kiel mi povus kredi tion?

Nu, tiom enamiĝinta estas Salomea al Justiniano kiom mi al ŝi. Necesas ke vi estimu la junulinon pro ŝia valoro, kiu por via bono estas granda. Vi ofendis ŝin per