Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/252

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la ĵaluzoj, kaj kondiĉe ke vi iru kontentigi ŝin, ŝi pardonos al vi kaj amos vin pli ol iam.

Tiburcjo restis enpensa antaŭ ol respondi al mi kun certa tono kaj malĝoja mieno:

―Nu, mastreto Efraino, mi amas ŝin tre multe, tiom ke ŝi ne povas imagi la turmentojn tra kiuj ŝi pasigis min dum ĉi monato. Kiam oni havas karakteron kian Dio donis al mi, oni toleras ĉion krom esti taksata stultulo (pardonu min pro la vortaĉo). Dirante al vi ke Salomea kulpas, mi scias kion mi diras al vi.

―Tio kion vi ne scias estas, ke rakontante al mi hodiaŭ viaj ofendojn, ŝi desperis kaj ploris ĝis veki mian kompaton.

―Ĉu vere?

―Kaj mi deduktis ke la kaŭzo de ĉio estas vi. Se vi amas ŝin kiel vi diras, kial vi ne edziĝas al ŝi? Se ŝi estus en via hejmo, kiu povus vidi ŝin sen via konsento?

―Mi konfesas al vi ke vere mi pensis edziĝi, sed mi ne decidiĝis: unue ĉar Salomea ĉiam tenadis min malica, kaj due ĉar mi ne scias ĉu njoro Kustodjo akceptus koncedi ŝin al mi.

―Nu, koncerne ŝin vi jam scias kion ŝi diris al vi; kaj rilate al mia kunpatro, mi respondecas al vi. Estas necesa ke vi agu racie, kaj kiel provo ke vi kredas je mi, ĉi posttagmeze mem vi iru ĉe Salomea-n, kaj ŝajnigante ke vi ne scias pri tiaj sentoj, vi faru viziton al ŝi.

―Kia rapideco! Do vi respondecas al mi pri ĉio?

―Mi scias ke Salomea estas la junulino plej honesta, linda kaj laborema kiun vi povos trovi, kaj rilate miajn gekunpatroj, mi scias ke ili plej plezure koncedos ŝin al vi.

―Do vi tuj vidos ke mi jam kuraĝiĝas iri.

―Se vi prokrastas tion ĝis poste kaj Salomea ofendiĝas kaj vi perdas ŝin, pri neniu vi povos plendi.

―Mi tuj iros, mastro.

―En akordo, kaj kaj vanas postuli al vi ke vi informu min kiel estos al vi, ĉar