Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/253

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi estas certa ke vi dankos min. Kaj adiaŭ, ĉar jam estas preskaŭ la kvina.

―Adiaŭ, mastro, Dio benu vin. Mi ĉiam diros al vi tion kio okazos.

―Kie Salomea povos aŭdi vin, zorgu ne ekkanti tiujn versojn kiujn vi estis kantanta.

Tiburcjo ekridis antaŭ ol respondi al mi:

Ĉu ili ŝajnas al vi ofendaj? Ĝis morgaŭ kaj kalkulu sur min.



La horloĝo de la salono sonis la kvinan. Mia patrino kaj Emma atendadis min promenante en la koridoro. Maria estis sidanta sur la unuaj ŝtupoj de la ŝtuparo, kaj portante tiun verdan veston kiu tiel bele kontrastis kun la malhela kaŝtankoloro de ŝiaj haroj, tiam kombitaj en du plektaĵojn per kiuj ludadis Johano duondorme en ŝia sino. Ŝi ekstaris kiam mi deĉevaliĝis. La infano petegis ke mi lin promenigu iomete sur mia ĉevalo, kaj Maria alproksimiĝis tenante lin surbrake por min helpi lokigi lin sur la selajn pistolujojn dirante al mi:

―Estas apenaŭ la kvina; kia akurateco!, se ĉiam okazus tiel....

―Kion vi faris hodiaŭ kun via Mimiya? ―mi demandis al Johano post kiam ni malproksimiĝis de la domo.

―Estas ŝi kiu kondutis stulte hodiaŭ ― li respondis.

―Kiamaniere?

―Do, plorante.

―Ha!, kaj kial vi ne gajigis ŝin?

―Ŝi ne volis, kvankam mi faris karesojn kaj portis al ŝi florojn; sed mi rakontis ĉion al panjo.

―Kaj kion faris panjo?