Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/255

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ambaŭ mensogas al mi. Mi iris al via dormoĉambro kaj konvinkiĝis ke tio ne estas vero, ĉar mi vidis tiomajn aĵojn viajn kiujn vi ne povus lasi. Ĉio ŝajnis al mi tiel malgajeca kaj silenta post kiam malsuprenirante vi malaperis, ke mi timis pli ol iam ajn antaŭe tiun tagon kiu alproksimiĝas, kiu alvenas sen ke estu jam ebla eviti ĝin... Kion mi faros? Diru, diru al mi kion mi devas fari por ke ĉi tiuj jaroj pasu. Dum ili pasos vi ne vidados ĉion ĉi. Fordonita al la studado, vizitante novajn Landojn, dum tutaj horoj vi forgesos multajn aferojn; kaj mi nenion povos forgesi... vi lasas min ĉi tie, kaj rememorante kaj atendante mi forpasos.

Metinte la maldekstran manon sur mian ŝultron, ŝi lasis ripozi dum momento la kapon sur ĝi.

―Ne diru tion, Maria ―mi diris al ŝi per voĉo sufokita kaj karesante per mia trema mano ŝian palan frunton―; ne diru tion; vi detruos la lastan restaĵon de mia kuraĝo.

―Ha!, vi ankoraŭ havas kuraĝon, ka mi ĝin tute perdis tagojn antaŭe. Mi povis konformiĝi ―ŝi aldonis kaŝante la vizaĝon per la mantuko―, mi devis konsenti porti ene de mi tiujn ĉi zorgon kaj aflikton kiuj turmentas min, ĉar viaflanke tio fariĝis io kio devas esti la feliĉo... Sed vi foriros kun ĝi, kaj mi restos sola... kaj mi ne plu estos tia, kia mi estis antaŭe... Ha!, por kio vi venis?

Ŝiaj lastaj vortoj min skuis, kaj apogante la frunton sur la mankavojn, subpremate de ŝia aflikto mi respektis ŝian silenton.

―Efraino ―ŝi diris per sia plej tenera voĉo post kelkaj momentoj―, vidu; mi jam ne ploras.

―Maria ―mi respondis al ŝi levante la vizaĝon, en kiu verŝajne ŝi vidis ion strangan kaj solenan, ĉar ŝi rigardis al mi senmove kaj fikse―: ne plendu al mi pri mia reveno; plendu al tiu kiu igis vin kompaninon de mia infanaĝo; al tiu kiu volis ke mi vin amu kiel mi vin amas; kulpigu vin, do, estante kia vi estas... plendu al Dio. Kion mi postulis de vi, kion vi donacis al mi kio ne eblus okazi kaj esti postulata antaŭ Li?