Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/256

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

―Nenion! Ha, nenion! Kial vi tion demandas al mi tiamaniere?... Mi ne kulpigas vin; sed kulpigi vin pri kio?... mi ne plu plendas...

―Ĉu vi ĵus ne faris tion unu fojon por ĉiam?

―Ne, ne... Kion mi diris al vi, kion? Mi estas junulino senklera kiu ne scias kion ŝi diras. Rigardu min―, ŝi daŭrigis prenante unu el miaj manoj: ―ne estu renkora al mi pro tiu stultaĵo. Mi tuj havos kuraĝon... mi havos ĉion; pri nenio mi plendos.

Mi ree klinigis ŝian kapon sur mian ŝultron, kaj ŝi aldonis:

―Mi neniam rediros tion al vi... Vi neniam antaŭe koleretis kontraŭ mi.

Dum mi viŝadis ŝiajn lastajn larmojn, unuafoje miaj lipoj ekkisis la buklojn enkadrigantajn ŝian frunton, por poste perdiĝi en la belegajn plektaĵojn volviĝantajn sur miaj genuoj. Tiam ŝi levis la manojn ĝis preskaŭ tuŝi miajn lipojn por defendi sian frunton kontraŭ iliaj karesoj; sed vane, ĉar ili ne kuraĝis tuŝi ĝin.


La dudekokan de Januaro, du tagojn antaŭ tiu fiksita por mia forigo, mi supreniris al la montaro tre frue. Braŭljo estis veninta akompani min, sendite de Jozefo kaj de la junulinoj, kiuj deziris ricevi mian adiaŭon en sia hejmo. La montarano ne interrompis mian silenton dum la irado. Kiam ni alvenis, Transito kaj Lucia estis melkantaj la bovinon “Mariposa” en la korteto de la kabano de Braŭljo, kaj ekstaris por min akcepti per siaj kutimaj elmontroj de ŝato kaj gajo.

―Antaŭ ĉio finmelku ni la bovinon ―mi diris al ili apogante mian pafilon al la palisaro―, sed Lucia kaj mi solaj, ĉar