Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/257

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiamaniere mi volas atingi ke ŝi rememoru min ĉiumatene.

Mi prenis la kalabas-totumon, sur kies fondo jam troviĝis neĝecaj ŝaŭmoj, kaj ĝin lokinte sub la mamon de la bovino “Mariposa”, mi atingis fine ke Lucia, tute embarasita, finplenigu ĝin. Dum ŝi faradis tion, mi diris al ŝi rigardante ŝin sub la bovino:

―Verŝajne ankoraŭ restas nevoj de Jozefo, ĉar mi scias ke Braŭljo havas fraton pli belaspektan ol li, kaj kiu amas vin ek de kiam vi estis kia pupeto...

―Same kiel aliulo amas aliulinon ―ŝi interrompis min.

―Tute same. Mi diros al Sinjorino Luiza ke ŝi insistu al sia edzo por ke la neveto venu helpi lin; kaj tiel, kiam mi revenos, vi ne ruĝiĝos pro ĉio.

―Ha, ha! Ŝi diris ĉesante melki.

―Ĉu vi ne finos melki?

―Sed kiel mi povos fini, se vi estas tiom ruza... Ĝi jam ne entenas lakton.

―Kaj tiuj du plenaj mamoj? Melku ilin.

―Tio ne; tiuj estas por la bovido.

―Ĉu do mi parolos kun Luiza?

―Ŝi ĉesis premi per la dentoj la suban el siaj voluptaj lipoj por fari per ili grimaceton kies signifo en la lingvaĵo de Lucia estis “ni vidu, kiel ne?”, kaj en la mia “faru kion vi preferas”.

―La bovido, kiu incitiĝis celante ke oni forigu de li la buŝumon, faritan per unu ekstremaĵo de la pied-ligilo, kiu tenis ĝin ligita al unu kruro de la bovino, restis libermova post kiam la melkistino simple tiris unu ekstremaĵon de la kapto-ŝnuro; kaj vidante ĝin sin ĵeti sur la mamon, Lucia diris:

―Jen kion vi volis: plej ĝena obstina besto...

Post kio ŝi eniris la domon portante sur la kapo la kalabas-totumon kaj flank-rigardante min malicete.

Mi forigis de unu bordo de la rivereto unu familion de anseroj kiuj dormetis sur la gazono, kaj komencis fari mian matenan