Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/258

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aranĝon samtempe konversante kun Transito kaj Braŭljo, kiuj regadis la erojn de miaj vestoj je kiuj mi estis senigita.

―Lucia! ―kriis Transito―, alportu la broditan tukon kiu troviĝas en la kofreto de Pasto.

―Ne estu certa ke ŝi venos ―mi diris al mia bapto-filino; kaj mi tuj rakontis al ili kion mi estis dirinta al Lucia.

Ili estis ridantaj kiam Lucia sin prezentis kurante kun tio kion oni estis mendintaj al ŝi, spite al ĉio kion ni atendadis; kaj ĉar ŝi divenis kion ni estis pritraktintaj, kaj ke pri ŝi ridadis siaj fratinoj, ŝi enmanigis al mi la tukon turnante flanken sian vizaĝon por ke mi ne vidu ĝin kaj por ne rigardi min, kaj sin direktis al Transito por fari al ŝi la jenan observon:

―Venu okupiĝi pri via kafo, ĉar ĝi forkonsumiĝos al mi, kaj preterlasu la ridegadon.

―Ĉu ĝi jam estas preta? ―demandis Transito.

―Hi!, antaŭ longa tempo.

―Kio estas la kafa afero? ―mi demandis.

―Bone, la lastan tagon kiam mi estis tie, mi petis al la fraŭlino ke ŝi lernigu min prepari ĝin, ĉar mi opinias ke vi ne ŝatas la gamuzo-n [Piednoto 1] kaj ĝuste pro tio vi trovis nin entuziasme melkantaj.

Tion ĉi ŝi diris pendigante la tukon, kiun mi jam estis redoninta al ŝi, sur unu el la folioj de la filiko-palmo [Piednoto 2] pentrinde lokita ĉe la centro de la korto.

En la domo vekis la atenton samtempe la simpleco, la pureco kaj la ordo: ĉio odoris je cedro, ligno el kiu estis faritaj la nepoluritaj mebloj, kaj sub la tegmento-randoj floradis potoj de diantoj kaj narcisoj per kiuj sinjorino Luiza estis ornaminta la dometon de sia filino: sur la kolonoj estis kapoj de cervoj, kaj ĉi ties elsekigitajn krurojn oni uzis kiel hokojn en la salono kaj en la dormo-ĉambro.

Duone fiera kaj duone timema, Transito prezentis al mi la tazon de kafo kun lakto, unuan eksperimenton de la lecionoj kiujn
Citaĵa eraro: Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "Piednoto", sed la responda etikedo <references group="Piednoto"/> ne estis trovita