Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/259

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝi estis ricevinta de Maria; sed sukcesega eksperimento, ĉar ek de kiam mi gustumis ĝin mi sciis ke ĝi rivalas kun tiu kiun tiel delikate scias prepari Johano Anĝelo.

Braŭljo kaj mi iris voki Jozefon kaj sinjorinon Luiza, por ke ili tagmanĝu kun ni. La maljunulo estis aranĝanta en ŝnur-retajn dorso-sakojn la karotojn kaj legomojn kiujn li estis sendonta al la merkato la postan tagon, kaj ŝi estis ĵus eliginta el la forno la jukao-panon kiun ŝi estis servonta al ni por la tagmanĝo. La plenforno estintis sukcesa, kiel pruvis ne nur la or-koloro de la spongecaj panoj, sed la tenta aromo kiun ili elspiris.

Ni ĉiuj estis tagmanĝantaj en la kuirejo: Transito plenumadis lerte kaj gaje sian rolon de dommastrino. Lucia minacadis min per la okuloj ĉiufoje kiam per la miaj mi montradis al ŝi ŝian patron. La kamparanoj, kun instinkta delikateco, forigadis ĉiun aludon al mia forvojaĝo, por ne malgajigi tiujn lastajn horojn kiujn ni estis pasigantaj kune.

Jam estis la dekunua. Jozefo, Braŭljo kaj mi estis vizitintaj la novan banan-plantejon, la senveprigon kiun ili estis farantaj kaj la barbiĝantan maiz-plantaron. Denove kunvenante en la saloneto de la domo de Braŭljo, kaj sidante sur benketoj ĉirkaŭ unu fiŝreto, ni muntis al ĝi la lastajn plumbo-pezaĵojn; kaj sinjorino Luisa disgrajnigis kun la junulinoj la pistotan maizon. Ili ĉiuj, virinoj kaj viroj, sentis samkiel mi ke alproksimiĝas la terura momento de nia adiaŭo. Ni ĉiuj restis silentaj. Sendube devis esti sur mia vizaĝo io kio kortuŝis ilin, ĉar ili evitadis rigardi min. Fine, farante decidon, mi ekstaris, rigardinte mian horloĝon. Mi prenis mian pafilon kaj ĝiajn akcesoraĵojn, kaj pendigante ilin sur unu el la hokoj de la saloneto, mi diris al Braŭljo:

―Ĉiufoje kiam vi trafos bonan pafon per ĝi, memoru min.

Al la montarano mankis voĉo por danki min.

Sinjorino Luiza, ankoraŭ sidante, daŭrigis disgrajnigante la