Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/260

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

maiz-spadikon kiun ŝi havis en siaj manoj, neglektante kaŝi sian ploradon. Transito kaj Lucia, starante kaj apogitaj ĉe ambaŭ flankoj de la pordo, montradis al mi la dorson. Braŭljo estis pala. Jozefo ŝajnigadis serĉi ion en la angulo de la ilaro.

―Nu, sinjorino Luiza ―mi diris al la maljunulino kliniĝante por brakumi ŝin― preĝu multe por mi.

Ŝi komencis plor-singulti sen respondi al mi.

Starante en la pordo-framo, mi kunigis en unu solan ĉirkaŭprenon sur mian bruston la kapojn de la junulinoj, kiuj singultadis dum miaj larmoj fluadis sur iliaj hararoj. Kiam, disiĝante de ili, mi turnis min por serĉi Braŭljon kaj Jozefon, neniu el ambaŭ estis en la saloneto: ili atendadis min en la koridoro.

―Mi iros morgaŭ ―diris Jozefo, etendante al mi la manon.

Ni ambaŭ bone sciis ke li ne irus. Post kiam Braŭljo liberigis min de siaj brakoj, lia onklo premis min inter la siajn, kaj sekigante al si la okulojn per la ĉemiz-maniko, li prenis la vojon al la erpita kampo dum samtempe mi komencis iri laŭ la vojo kontraŭa, sekvate de Majo, kaj farante signalon al Braŭljo por ke li ne akompanu min.


Mi descendadis malrapide ĝis la fundo de la valo: nur la malproksima kanto de la gurioj [Piednoto 1] kaj la murmuro de la rivero perturbadis la silenton de la ĝangaloj. Mia koro diradis adiaŭon al ĉiu el tiuj lokoj, al ĉiu arbo de la pado, al ĉiu rivereto kiun mi transiris.

Sidante sur la bordo de la rivero mi observis ĉi ties fluojn ĉe miaj piedoj, pensante pri la bonkoraj homoj al kiuj mia adiaŭo ĵus verŝigis tiomajn larmojn; kaj mi lasis
Citaĵa eraro: Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "Piednoto", sed la responda etikedo <references group="Piednoto"/> ne estis trovita