Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/261

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gutadi la miajn sur la ondojn kiuj fuĝadis for de mi samkiel la feliĉaj tagoj de tiuj ses monatoj.

Duonhoron poste mi alvenis al la domo kaj eniris la kudroĉambron de mia patrino, kie nur troviĝis ŝi kaj Emma. Eĉ kiam estas pasinta nia infanaĝo, ne pro tio rifuzas al ni siajn dorlotojn tenera patrino: mankas al ni ŝiaj kisoj; nia frunto, eble tro frue velkinta, ne ripozas en ŝia sino; ŝia voĉo ne endormigas nin; sed nia animo ricevas la amplenajn karesojn de ŝia animo.

Pli ol unu horon mi estis pasiginta tie, kaj ĉar mi sentis la mankon de Maria mi demandis pri ŝi.

­—Ni estis kun ŝi en la kapelo —respondis al mi Emma; nun ŝi petas ke ni preĝu ĉiumomente; poste ŝi foriris al la kukejo: verŝajne ŝi ne scias ke vi revenis.

Neniam antaŭe estis okazinta al mi reveni al la hejmo sen vidi Marian apenaŭ kelkajn momentojn poste; kaj mi tre timis ke ŝi estis denove falinta en tiun deprimon kiu tiom senkuraĝigadis min, kaj por kiun superi mi estis vidinta ŝin fari senĉesajn klopodojn la lastajn ok tagojn.

Post unu horo, dum kiu mi restis en mia dormoĉambro, Johano vokis ĉe la pordo por ke mi iru manĝi. Elirante mi trovis Marian apoganta sin al la krado de la kudro-ĉambro kiu frontas la koridoron.

—Panjo ne vokis vin —diris al mi la infano ridante.

—Kaj kiu lernigis vin diri mensogojn? —mi respondis al li—: Maria ne pardonos al vi tiun ĉi.

—Ŝi mem sendis min —respondis Johano fingre montrante ŝin.

—Mi turnis min al Maria por scii de ŝi la veron, sed ne necesis, ĉar ŝi mem sin akuzis per sia rideto. Ŝiaj brilaj okuloj havis la mildan gajon kiun nia amo estis foriginta de ili; ŝiaj vangoj havis la intensan roz-koloron kiu beligadis ŝin dum niaj infanaĝaj petoladoj. Ŝi portis blankan veston sur kies ĉarma jupo ondiĝis la har-plektoj ĉe la plej liĝera movo de ŝia talio aŭ de ŝiaj piedoj ludantaj per la tapiŝo.