Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/262

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Kial vi statas malgaja kaj enfermita? —ŝi diris al mi—: mi ne statis tia hodiaŭ.

—Eble jes —mi respondis al ŝi pretekste por ekzameni ŝin de apude, alproksimiĝante al la krado kiu apartigadis nin.

Ŝi klinis la okulojn ŝajnigante renodi la longajn ŝnuretojn de sia antaŭtuko el blua opaka tolaĵo; kaj poste krucante la manojn malantaŭ la talio, ŝi sin apogis sur unu klapon de la fenestro dirante al mi:

—Ĉu ne estas vero?

—Mi estis pridubanta, ĉar vi ĵus mensogis al mi...

—Vidu kian mensogon! Kaj ĉu povas esti bona afero resti enfermita tiamaniere por poste eliri trista kia tenebra nokto?

—Mi ŝatas vidi vin tiom kuraĝa. Kaj ĉu estas deca lasi vin vidi du horojn post kiam mi alvenis?

—Kaj ĉu la dekdua estas deca horo por veni de la montaro? Krome, mi estis tre okupita. Sed mi vidis vin kiam vi estis subiranta. Pli detale, mi vidis vin sen pafilo, kaj Majo estis restinta tre malantaŭe.

—Nu, multaj okupoj, ĉu ne?, kion vi faris?

—Iom el ĉio. Ion bonan kaj ion malbonan.

—Rakontu.

—Mi multe preĝis.

—Emma jam diris al mi ke je ĉiu horo vi volas ke oni akompanu vin preĝi.

—Ĉar ĉiufoje kiam mi rakontas al la Virgulino ke mi estas malgaja, Ŝi aŭdas min.

—El kio vi scias tion?

—El tio, ke mi iom liberiĝas de tiu malgajeco kaj malpli timigas min pensi pri via forvojaĝo. Vi kunportos vian bildeton de la Dolora Dipatrino, ĉu ne?

—Jes.

—Akompanu nin ĉinokte al la kapelo kaj vi vidos ke estas vero tio kion mi diras al vi.

—Kio estas la alia afero kiun vi faris?

—Ĉu la malbona?