Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/290

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

utilas por eviti ĝeneralan frakason, malpli utilas por suriri ĝin. Ek de Fleko, ĉiupaŝe faladis en la akvon Gregoro kaj Laŭreano, ĉiam post la kutima averto-frapo, kaj tiam la unua bridadis la kanuon ekkaptante ĝin per la galindro4, dum la kamarado ĝin puŝadis ĉe la pobo. Tiamaniere oni supreniradis la ŝprucojn aŭ akvo-kirlojn neeviteblajn; sed por liberiĝi de la plej furiozaj haveblis malgrandaj kanaloj diritaj trenejoj, faritaj sur la plaĝoj, kaj pli malpli mankaj je akvo, laŭlonge de kiuj supreniris la kanuo tuŝante per la suba korpo la bul-ŝtonojn de la fluejo kaj kelkfoje balanciĝante sur la pli elstaraj rokoj.

La kondiĉoj de la vadejoj malpliboniĝis posttagmeze : ĉar la fluoj fariĝadis ĉiam pli oftaj dum nia alproksimiĝo al Saltiko, la remistoj, alterne tuŝante la riverbordojn, simultane puŝadis la kanuon samtempe surirante unusalte sur ĝin, por ekpreni la stangojn; kaj tuj forlasante ilin transirinte la riveron, malhelpadis ke la fluego forportu nin, furioza lasinte eskapi kaptaĵon jam sian. Post ĉiu tiuspeca kriza momento, fariĝis necesa forigi el la kanuo la akvon enirintan en ĝin, operacio kiun tuj plenumadis la remistoj provante fari paŝon kaj retirante la antaŭigitan piedon al firma planko, per kio dume eliradis pluraj plum-siteloj6 da akvo. Tiaj movoj kaj gimnastikaj mirindaĵoj faritaj de Laŭreano stuporigis, kvankam li, danke al sia staturo, nur ĉirkaŭante sin per vito-branĉa girlando, estus povinta ŝajni la dio de la rivero; sed faritaj de Gregoro, kiu escepte de sia ĉiam rida vizaĝo, ŝajnis reprezenti la mallongigitan figuron de sia kamarado, kun siaj kruroj kiuj paŝante formadis preskaŭ unu “o”-n, kaj kies piedoj kurbiĝintaj enen estis, pli ol piedoj, ŝkopiloj, tiuj rapido-mirindaĵoj inspiradis teruron. Ni pasigis tiun nokton en Saltiko, vilaĝeto povra kaj malagrabla spite al la vendo-aktivado kiun al ĝi donadis ĝiaj vendejoj. Tie