Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/291

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

troviĝas obstaklo por la navigado, kaj ĝi estas ĝenerale la fino de la vojaĝo de la remistoj kiuj venas de la Haveno (de Bŭenaventura), kiel ankaŭ tiuj kiuj suriradis de Saltiko nur atingis la Salton (kaskado), kaj tiuloke, tiuj kiuj subiradis ĉiutage de Juntas.

La saman posttagmezon miaj remistoj trenis tere la kanuon, jam senigitan je la ŝedo, por lokigi ĝin sur la plaĝon kie mi denove devis enŝipiĝi la postan tagon. De Saltiko ĝis la Salto, la danĝeroj de la vojaĝo eliris el la sfero de ĉiu mezuro.

Ĉe la Salto oni devis ripeti la trenadon de la kanuo por venki la lastan obstaklon kiu tie meritas la honoron de tia nomo.

La arbaroj atingantis, dum ni malproksimiĝadis de la marbordo, tiun tutan majeston, riĉecon, diversecon de koloroj kaj abundon de aromoj kiuj igas la internajn ĝangalojn nepriskribebla ensemblo. Sed la vegetala regno regis preskaŭ sola: aŭdiĝis de tempo al tempo kaj malproksime la kanton de la paují; tre malofta paro de panchanoj kelkfoje traflugadis super la montoj preskaŭ perpendikularaj kiuj enkanjonigas la valon; kaj iu pri mavera kaŝe flugadis sub la obskuraj volboj faritaj de la densaj guaboj aŭ de la kanejoj, ĉontaj, nacederos kaj ĉiperoj, sur kiuj la guadvoj agitis siajn kurbajn plumarojn. La alciono, nura akva birdo loĝanto de tiuj riverbordoj, tuŝetis malofte la fludormejojn per siaj flugiloj, aŭ sinkis en ilin por eltiri en la beko kelkajn arĝentkolorajn fiŝetojn.

Ek de Saltiko ni renkontis pli grandan nombron de subirantaj kanuoj, kaj la plej grandaj el ili eble longis ok ulnojn, kaj apenaŭ larĝis unu.

La paro de remistoj kiuj regis ĉiun kanuon, dum la antaŭa balanciĝadis kaj senĉese ŝkopadis, kaj tiu ĉe la pobo kelkfoje sidadis, ĉiam trankvilaj, ĵus ekviditaj meze de la ŝprucoj de iu malproksima akvokirliĝo, malaperadis en ĝi kaj pasadis tre poste rapide proksime al