Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/292

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ni, por denove vidiĝi sube kaj jam fore, kvazaŭ kurante sur la ŝaŭmoj.

La krutaj rokoj de La Vipuro, Delfina kun sia pura rivereto, kiu ŝprucante el la koro de la montoj ŝajnas poste miksi timide siajn fluetojn kun la impetaj fluegoj de la Dagva, kaj la profundaĵo de la Arrayán, laŭvice restis maldekstre. Tie fariĝis necesa halti por trovi unu stangon, ĉar Laŭreano ĵus estis rompinta sian lastan anstataŭan pecon. De post unu horo akompanadis nin densa pluvego, kaj la rivero ekportadis ŝaŭmajn ondojn kaj kelkajn malgrandajn veprejojn.

—La junulino estas ĵaluza —diris Kortiko kiam ni alproksimiĝis al la plaĝo.

Mi pensis ke li aludas al iu muziko tristega kaj kvazaŭ sufokita, kiu ŝajnis veni de la apuda kabano.

—Kiu estas tiu infanino? —mi demandis al li.

—Nu, Pepita, mia mastro.

Tiam mi konstatis ke li aludas al la belega rivero tiunoma kiu kuniĝas kun la Dagva malsupre de la vilaĝo Juntas.

—Kial ĝi ĵaluzas?

—Ĉu via moŝto ne vidas tion kio malsupreniras?

—Ne.

—La river-altiĝo.

—Kaj kial ne estas Dagva la ĵaluza? Ĝi estas tre bela kaj pli bona ol tiu.

Gregoro ekridis antaŭ ol respondi al mi:

— Dagva havas malbonan karakteron. Estas altiĝo de Pepita, ĉar la rivero ne fluas suben flava.

Mi subiris al la kabano dum la remistoj faradis siajn preparojn, dezirantaj vidi kiun instrumenton oni estas ludantaj tie: temis pri iu marimbo, eta klavaro el ĉontoj sur potoj el guadvo vicigitaj de pli granda al malpli granda, kaj kiun oni ludas per malgrandaj bulbastonetoj kovritaj per bovo-ledo.