Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/294

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Iom poste Laŭrenco prezentis al mi la rajd-ekipojn, flustre sciigante al mi kiom kontentigas lin la fakto ke ni ne tranoktu en Juntas.

Aranĝinte ĉion necesan por ke D*** pagu la alporton de mia bagaĝo ĝis tien kaj ĝin irigu denove, ni adiaŭis lin kaj ekrajdis sur bonaj mulinoj, sekvate de knabo kiu, rajdante sur alia, portadis sur la sel-armaturo unu paron de malgrandaj sel-sakoj kun miaj vojaĝ-vestoj kaj io da manĝo-provizoj kiun nia gastiginto rapide metis en ilin.

Ni estis superintaj pli ol la duono de la supreniro de la Pordo kiam jam kaŝiĝadis la suno. En la momentoj dum kiuj mia raj-besto renormaligis la spiron, mi ne povis ne rigardi kontentiĝe la depresion de kiu mi ĵus estis elirinta, kaj spiris kun plezuro la vivigan aeron de la montaro. Mi jam rigardadis en la fundo de la profunda valo de la vilaĝo Juntas kun ties tegmentoj pajlaj kaj cindro-koloraj: la Dagvo, luksa per la lumo kiu tiam ĝin banadis, borderadis la insuleton de la vilaĝeto, kaj rapidege ruliĝante ĝis perdiĝi en la tumulto de la Kredo, scintiladis de malproksime sur la plaĝoj de Sombreriljo.

Unuafoje post mia foriro de Londono mi sentis min absolute mastro de mia volo por redukti la distancon kiu apartigadis min de Maria. Le certeco ke nur mankis du tagoj por atingi la finon de la vojaĝo, estintus sufiĉa por igi min ĝisekstreme lacigi dum ili kvar mulinojn kiel tiu kiun mi estis rajdanta. Laŭrenco, sperta pri kio rezultas el tiaj strebadoj en tiaj vojoj, klopodis iom moderigi al mi la iradon, kaj kun la solida preteksto funkcii kiel gvidanto, metis sin antaŭ mi kiam mankis malmulto antaŭ ol ni kronu la pinton.

Kiam ni alvenis al Formikejo, nur la luno montradis al ni la padon. Mi haltis ĉar Laŭrenco estis deseliĝinta tie, kio alarmis la hundojn de la