Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pli nulte lo ŝin, kaj mi devas ripari ĝin; mi promesas la vi ke i kuracos ĝin: mi postulas nur du tagojn por fari ĝin kiel oni devas.

—Bone — ŝi diris la mi leviĝinte por foriri—; ĉu vi eliras hodiaŭ?

—Jes, sinjorino.

—Kien vi iras?

—Mi iras pagi al Emigdio la bonvenigan viziton; kaj pravas, ĉar hieraŭ mi sendis la intendanton de mia patro diri al li ke li atendu min hodiaŭ por tagmanĝi.

—Sed vi revenos baldaŭ.

—Je la kvara aŭ je la kvina.

—Venu vespermanĝi ĉi tie.

—Jes. Ĉu vi estas denove kontenta kun mi?

—Kiel ne —respondis ŝi ridetanta—. Ĝis la posttagmezo, do: donu fajnajn rememorojn al la sinjorinoj, miaflanke kaj flanke de la knabinoj.



ĈAPITRO XVIII.

Mi estis jam preta ekiri kiam Emma eniris mian ĉambron. Ŝi miris kiam ŝi vidis min kun gaja mieno.

—Kien vi iras tiel kontenta? —ŝi demandis al mi.

—Mi preferus iri nenien. Mi iros vidi Emigdion, kiu ĉiel plendas pri mia nekonstanteco, ĉiam kiam mi renkontiĝas kun li.

—Kia nejusteco! —ŝi ekkriis ridante—. Ĉu nekonstanta vi?

—Pri kio vi ridas?

—Pri la nejusteco de via amiko. Vi kompatindulo!

—Ne, ne; vi ridas pri alia afero.

—Pri tio mi ridas —ŝi diris prenante el mia bantablo kombilon kaj alproksimiĝante al mi—. Lasu mi kombu vin, ĉar vi devas scii, sinjoro konstanta, ke unu el la fratinoj de via amiko estas beleta knabino. Bedaŭrinde —ŝi daŭrigis, kombante min helpata de siaj graciaj manoj— ka la fraŭlo Efrain