Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iomete paliĝis dum tiuj ĉi tagoj ĉar la fraŭlinoj de Buga ne povas imagi viran belecon sen koloroj en la vangoj. Sed se la fratino de Emigdio estus ĝisdatigita ŝi scius pri…

—Vi estas tre parolema hodiaŭ.

—Ĉu jes?, kaj vi tre gaja. Rigardu vin en la spegulo kaj diru al mi se vi ne aspektas tre bone.

—Kian viziton! — mi ekkriis aŭdinte la voĉon de Maria kiu vokis mian fratinon.

—Vere. Kiom pli bone estus iri promeni ĉirkaŭ la montpintoj ĉe la buŝo de la rivero Amaime kaj ĝui la… grandiozan kaj senhoman pejzaĝon, aŭ iri en la montoj kiel vundita bruto, fortimigante moskitojn, ne kalkulante ke Majo pleniĝas de muŝvermoj… kompatinda!, estas neebla.

—Maria vokas vin —mi interrompis ŝin.

—Mi jam scias kial.

—Kial do?

—Por ke mi helpu ŝin fari ion kion ŝi ne devus fari.

—Ĉu mi rajtas scii kion?

—Ne estas problemo: ŝi atendas min por ke ni iru kolekti florojn kiuj anstataŭos tiujn ĉi, diris indikante tiujn de la florujo de mia tablo; kaj se mi estus ŝi mi ne plu metus eĉ unu tie.

—Se vi scius…

—Kaj se scius vi…

Mia patro, kiu alvokis min de sia ĉambro, interrompis tiun konversacion, konversacio, kiu neinterrompita, estus povinta frustri kion mi decidis plenumi ekde la lasta interparolo kun mia patrino.

Kiam mi eniris la ĉambron de mia patro, li ekzamenis ĉe la fenestro la meĥanismon de bela poŝhorloĝo, kaj diris:

—Estas mirindaĵo: sendube ĝi valoras tridek pundojn.

Turniĝinte tuj al mi, li aldonis: