Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

klopodis ĉiel serĉi ion por sin teni en la aero; sed, perdinte ĉiujn esperojn, alĝustiĝis kiel li povis, kaj stariĝinte, diris:

—Diabloj! Tiu ĉi Carlos ne akiras saĝon. Kaj nun! Tutrajte le venis ridanta en la strato pri la mistifiko*** kiun li estis faronta min. Kaj ĉu vi ankaŭ!.. Ve! Se tiuj ĉi uloj estas la sama demongo.****Kion vi opninoas pri tio kion ili faris al mi hoadiaŭ?

Carlos eliris el la dormoĉambro, profitante tian feliĉan okazantaĵon, kaj ambaŭ povis ride laŭplaĉe.

—Kion, Emigdio! —diris mi al mia vizitanto—: sidiĝu en la brakseĝo, ke ĝi ne havas trompon. Estas necese ke vi cries correa*****.

—Jes, ea***** —respondis Emigdio sidante malkonfide** kvazaŭ li timus novan malsukceson.

—Kion oni faris al vi? —ridis pli ol demandis Carlos.

—Ĉu oni vidis tion? Mi estis rakontanta al vi.

—Sed, kial? —insistis la inplacable Carlos, metante berakon sur al ŝultro—; rakontu al ni.

Emigdio finfine koleris, kaj malfacilege ni povis rekontentigi lin. Kelkaj pokaloj da vino kaj kelkaj cigaredoj*** konfirmis nian armisticon. Pri la vino rimarkis nia samvilaĝano ke estis pli bona tiu oranĝa kiun oni faris en Bugo, kaj la anisete*** verda de la vendejo de Paporina***. La cidaredoj de Ambalema ŝajnis al li malsuperaj ol tiuj kiuj volvitaj en sekaj folioj de platanarbo kaj parfumitaj en aliaj de figo kaj de diserigita aranĝarbo, kunportis li en la poŝoj.

Pasis du tagoj, estis jam nia Telemako vestita laŭkonvene kaj acicalado**** de la majstro Hilario; kaj kvankam la laŭmoda j vestaĵoj estis por li nekomfortaj kaj la novaj botoj igis lin vidi fajretojn, li devis elteni, stimulita de la vanteco de Carlos, kion li nomis martiro.