Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

povis enhavi; rigardis al la alta volbo kiun la cedroj, jiguas*** kaj yarumos*** kunformis super ni, kaj daŭrigid asl iradon kun*** malrapidaj kaj silentaj paŝoj. Li haltis denove post momento’ ripetis la ekzamenon farita en la unua stacio; kaj montrante al ni la skrapojn kiun havis trunko de arbo kiu liviĝis el la fundo de la zanjon***, diris al ni, post nova ekzameno de la ŝpuroj: «Laŭ tiu ĉi loko ĝi eliris: oni konas ke ĝi bone manĝis kaj estas bona baquiano». La fendego finis dudek ulnojn antaŭe laŭ murego el kies pinto oni konis, laŭ la hoya*** kavigita ĉe la piedo, ke en la tagoj de pluvo defalis*** laŭ tiu vojo la kurentoj de la deklivo.

Estis necese konstati ĉu la sovaĝbesto pasis de tie ĉi al la alia flanko, aŭ ĉu, malhelpante tion la kurenton, jam tre descolgadas**** kaj impetaj, ĝi daŭrigis supreniranta laŭ la bordo kie ni estis, kio estis plej probabla.

Braulio, la ĉaspafilo surdorse, vadis la rapidkurenton ŝnurigante al la talio rejon****, kies ekstremaĵon retenis Jozefo por eviti ke malbona paŝo ruligu la knabon al la apuda*** akvofalo.

Konserviĝadis profunda silento kaj ni silintigis unu aŭ alia**** bojploro de senpacienco kiun lasis eskapi la hundoj.

—Ne estas ŝpuro ĉi tie— diris Braulio post ekzameni la sablojn kaj la vepron.

Kiam li staris, turnita al ni, sur la verto de ŝtonego***, ni komprenis laŭ la gestoj ke li ordonis al ni resti kvietaj.

Li elŝnurigis de la ŝultoj la ĉaspafilo; li apogis ĝin en la brusto