Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kvazaŭ por pafi sur la ŝtonegoj kiun ni havis dorsoflanke; li sin klinis leĝere antaŭen, firma kaj trankvila, kaj pafis.

—Tie! — kriis li signalanta al la arbaro de la ŝtonegoj kies akraj pintoj estis al ni neeble ekvidi; kaj malsuprenirante salte al la riverbordo, aldonis:

—La ŝnuron firma, la hundoj pli supre!

La hundoj ŝajnis kompreni kio okazis: tuj kiam ni liberigis ilin, plenumantaj la ordonon de Braulio, dum Jozefo helpis lin pasi la riveron, malaperis niadekstre inter la kanaroj.

—Kvietaj! — denove kriis Braulio, atinginte la alian riverbordon; kaj dum ŝarĝis akcelege la ĉaspafilon, ekvidinrte min, li aldonis:

—Vi ĉi tie, mastro.

La hundoj persekutis deproksime la ĉasitaĵon, kiu ne devis havi facuilan elirejon, ĉar la bojoj venis de la sama punkto de la deklivo.

Braulio prenis al lancon de manoj de Jozefo, dirante al ambaŭ***:

—Vi pli alte kaj pli mallate, por gardi tiun ĉi pasejon, ĉar la tigro revenos sur sia signaro se ĝi eskapas el mie ĝi troviĝas. Tibuecio kun vi— aldonis.

Kaj direktanta sin al Lucas:

—Ni ambaŭ randiru la ŝtonegon supre.

Poste, kun la dolĉa rideto de ĉiam, finir meti kun firma pulso*** la piŝton en la kameno*** de la ŝaspafilo:

—Estas kateto, kaj ĝi estas jam vundita.

Dirinte la lastajn vortojn ni disiris.

Jozefo, Tiburcio kaj mi supreniris al roko konvene situanta. Tiburcio rigardis kaj rerigardis la ceba*** de sia ĉaspafilo. Jozefo estis ĉio okuloj. De tie ni vidis kio okazis en la ŝtonego kaj povis gardi la rekomenditan pasejon; ĉar la arboj de la deklivo, kvankam fortikaj, estis raraj**********.